Friedrich Wilhelm von Jagow

Friedrich Wilhelm von JAGOW (naskiĝinta la 8-an de septembro 1771 en Wolfshagen, mortinta la 2-an de decembro 1857 en Berlino) estis prusa oficiro, regimentestro kaj kapitulano de la katedralo de Brandenburg.

Friedrich Wilhelm von Jagow
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1771 (1771-09-08)
en Wolfshagen
Morto 2-an de decembro 1857 (1857-12-02) (86-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo militestro
vdr

Soldata kariero redakti

Li ege engaĝiĝis en la militiro de 1807 kaj ricevis prizorgota (en 1809, en la rango de majoro) la gvardian regimenton. En 1813 li iĝis brigadokomandanto de la Dua malsupra silezia brigado kaj gvidis ĝin ĉe Lützen kaj Bautzen. Nomumite baldaŭ subkolonelo kaj kolonelo, oni ŝargis al li - sen la ĉeesto de generalo Dobschütz - la komandon pri la blokada korpuso de Erfurto. Tie li iĝis generalmajoro kaj gvidis en januaro de 1814 kelkajn regimentojn de la Brandenburgia sindefenda batalgrupo al Franclando: tie li komandis en 1815 la 3-an brigadon apud Ligny kaj Belle-Alliance. Li estis la unua komandanto de la moderna Marteno-kazerno erfurta.

Post la milito li ekestris la division de Erfurto, fariĝis en 1817 generalleŭtenanto kaj ricevis post la morto de feldmarŝalo von Kleist la superan komandopovon en la prusa provinco Saksio; tamen li retiriĝis en 1836.

Honorigoj redakti

Li nomumitis honora civitano de Erfurto.

Literaturo redakti

  • Hermann Hengst: Die Ritter des Scharzen Adlerordens. Alexander Duncker, Berlin 1901, p. 166.
  • Gustaf Lehmann: Die Ritter des Ordens pour le mérite. Band 2, Mittler, Berlin 1913, p. 351–352.
  • Detlef Wenzlik: Waterloo III Der Feldzug von 1815 - Die Generäle. VRZ Verlag, Hamburg 2008, p. 29–30.

Eksteraj ligiloj redakti

Portreto.