Friedrich von Bodelschwingh la pli maljuna

Friedrich von Bodelschwingh la malpli juna (naskiĝinta la 6-an de marto 1831 en Tecklenburg, mortinta la 2-an de aprilo 1910 en Bielefeld-Gadderbaum) estis germana teologo, ministo, kamparano kaj bonfarulo en socialaj aferoj.

Friedrich von Bodelschwingh la pli maljuna
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1831 (1831-03-06)
en Tecklenburg
Morto 2-an de aprilo 1910 (1910-04-02) (79-jaraĝa)
en Gadderbaum
Tombo Bethel
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Familio
Patro Ernst von Bodelschwingh-Velmede
Edz(in)o Ida Bodelschwingh
Infanoj Friedrich von Bodelschwingh • Gustav Bodelschwingh • Wilhelm Bodelschwingh
Okupo
Okupo teologo • pastoropolitikisto
vdr
Bodelschwingh sur okcidentgermana poŝtmarko de 1951

Vivo redakti

Estante filo de la politikisto Ernst von Bodelschwingh-Velmede li iĝis ministo kaj kamparano antaŭ ol ekstudi en Bazelo, Erlangen kaj Berlino teologion protestantisman. En 1858 li iĝis paroĥestro ĉe la germanlingva komunumo de Parizo kaj en 1864 en Fröndenberg-Dellwig. De tie li partoprenis la kampanjojn en 1866 kaj en 1870/71 kiel porsoldata animzorganto.

Ekde 1872 li engaĝiĝis tre sukcese en agadoj de la enlanda diakonia misio (Werke der inneren Mission). Jen institutoj kiuj estiĝis dum lia vivtempo:

  • Anstalt für Epileptische, Bethel (por epilepsiuloj)
  • Diakonissenhaus, Sarepta (por diakonisoj)
  • Erziehungsstätte für männliche Krankenpfleger (por viraj flegistoj)
  • Arbeiterkolonie Wilhelmsdorf (laborista kolonio)
  • Arbeiterheim (por laborista hejmo)
  • Missionsseminar Kandidaten der Theologie (seminario por kandidatoj pri teologio)
  • Schriftenniederlage Bethel zu Gadderbaum bei Bielefeld (teologia skribitaĵlegejo.

En 1884 li honore iĝis doktoro ĉe la teologia fakultato de Halle (Saale). Li estis membro de la studenta korporaciaro Wingolf.

Verkoj redakti

  • Was kann die freie christliche Liebestätigkeit zur Abhilfe des Wohnungselends in den großen Städten tun?, 1888
  • "Meinen lieben Brüdern von der Landstraße", en: Neue Christoterpe, 1902
  • "Wie kämpfen wir siegreich gegen die Jesuitengefahr?", 1903, represite en: Jahrbuch der Theologischen Schule Bethel, 1935, p. 113-137
  • Fünfzig Briefe an Schwestern, von Vater Bodelschwingh, 1935

Fonto redakti

Quelle: Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, S. 116-117. Permalink: http://www.zeno.org/nid/20006346006

Eksteraj ligiloj redakti