Friedrich von Heyden

germana verkisto

Friedrich August von Heyden (naskiĝinta la 3-an de septembro 1789 sur patra bieno en Nerwiki apud Lidzbark Warmiński, mortinta la 5-an de novembro 1851 en Vroclavo) estis germana verkisto kaj juristo.

Friedrich von Heyden
Persona informo
Naskonomo Friedrich August von Heyden-Nerfken
Naskiĝo 3-an de septembro 1789 (1789-09-03)
en Nerwiki
Morto 5-an de novembro 1851 (1851-11-05) (62-jaraĝa)
en Vroclavo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infanoj August von Heyden • Friedrich von Heyden
Okupo
Okupo verkisto • poeto
vdr

Vivo kaj verkista agado redakti

Heyden studis jursciencojn en Kenigsbergo, Berlino kaj Göttingen kaj ligis sin en 1813 al la ĉasisttaĉmento. En 1826 li iĝis konsilianto registrara kaj poste supera konsilianto registara. Sed baldaŭ aperis malkonsentoj inter li kaj la ministerio kiam li rifuzis iĝi cenzuristo en 1843. En la Revolucio de 1848 li tamen ne partoprenis.

Li provis verki diversĝenre per poemoj. Ĉie tiuĝenre li brilis. Tamen li ne sukcesis fascinigi la teatrospektantojn per siaj dramoj (»Theater«, Leipzig 1842, 3 vol.). Pli bonis la romano »Die Intriguanten« (Leipzig 1840, 2 vol.) kaj »Randzeiĉnungen« (1841, 2 vol.). Sed kiel plej bonaj verkoj taksatas liaj etaj poeziaĵoj plenaj de vidpunktoj de ĝentila animo, kiel: »Reginald« (Berlin 1831), »Der Schuster zu Ispahan« (Leipzig 1850), »Die Königsbraut« (1851) kaj aparte »Das Wort der Frau« (1843, 24-a eldono en 1900). La laste menciita verko famigis lin ankaŭ inter nespertuloj. Postmorte aperis »Gediĉte« (eldonite kun biografio fare de Th. Mundt, Leipzig 1852).

Lia filo estis la pentristo August von Heyden.

Literaturo redakti

Gabriel, Friedrich von Heyden, mit besonderer Berücksichtigung der Hohenstaufendichtungen (Vroclavo 1900)

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 304, kio legeblas tie ĉi.