Friganismo (el la angla freeganism [FRIganizm], vortokunfando inter free senpaga kaj veganism veganismo[1]) estas praktiko kaj ideologio pri limigita partoprenado en la kutima ekonomio kaj laŭeble plej malmulta konsumado de rimedoj, speciale per la reprenado de malŝparitaj varoj, kiaj manĝaĵoj [2]. Dum veganoj evitas la uzadon de bestaj produktoj ĝenerale, friganoj ofte evitas la aĉetadon de ili, sed jes foje manĝas ilin anstataú lasi ilin putriĝi en rubkontenero. Iuj friganoj— almenaŭ teorie— evitas ĉian aĉetadon kiel ĝenerala protesto kontraŭ la moderna ekonomia sistemo.

פריגן בעת דמפסטר דייבינג
Friganisto dum rubujplonĝado (Dumpster Diving)
שלל המזון שנאסף
La manĝaĵaro kolektinte de rabaĵo

Friganismon oni ofte prezentas kiel sinonimo de ruba rekolektado, kvankam friganoj estas distingeblaj per sia asociado kun kontraŭkonsumisma kaj kontraŭkapitalisma ideologio kaj sia engaĝiĝo en pli vasta amplekso de strategioj por alternativa kaj simpla vivstilo. Ekzemploj estas volonta nedungiteco, domokupado en abandonitaj konstruaĵoj, kaj "gerila ĝardenado" en neokupataj urbaj parkoj.[3]

Referencoj redakti

  1. Glowka, Wayne (2004). “Among the New Words”, American Speech (PDF) 79 (2), p. 194–200. doi:10.1215/00031283-79-2-194. 
  2. Barnard, Alex. (2016) Freegans: Diving Into the Wealth of Food Waste in America. ISBN 978-0-8166-9813-4.
  3. Freeganism in Practice. Alirita 2016-06-09.