Frigyes Frank [fridjeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Frank Frigyes estis hungara pentristo, membro de Societo Benczúr.

Frigyes Frank
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1890 (1890-08-19)
en Budapeŝto
Morto 24-an de oktobro 1976 (1976-10-24) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Frigyes Frank [1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1890 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de oktobro 1976 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Frigyes Frank studis en Reĝa Modela Belarta Altlernejo (1908-1911), poste en belarta akademio en Munkeno (1911-1914). Liaj plej gravaj instruistoj estis Ede Balló, Aladár Edvi Illés (pentristo), Tivadar Zemplényi, fine Angelo Jank. Dum la 1-a mondmilito li estis milita pentristo. En 1925 li studvojaĝis en Italio, poste li vivis 2 jarojn en Parizo. Inter 1929-1936 li somere pentradis en Mártély. Li ofte pentradis portretojn, pejzaĝojn, aĵpentraĵojn. Li ricevis premiojn inter 1913:-1975. Li havis edzinon, kiu ofte estis lia modelo.

El solaj ekspozicioj redakti

El kolektivaj ekspozicioj redakti

  • Arthalo Budapeŝto (1911, 1922, 1925, 1933, 1936, 1951, 1957, 1969, 1971, 1979)
  • Budapeŝto (1913, 1923, 1930, 1941, 1947, 1960)
  • Munkeno (1914)
  • Amsterdamo (1921)
  • Venecia Bienalo (1922, 1926, 1930, 1932)
  • Parizo (1926)
  • Barcelono (1929, mondekspozicio)
  • Bruselo (1935, mondekspozicio)
  • Antverpeno (1958)
  • Hódmezővásárhely (1962)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Virágcsendélet
  • Csendélet szőlővel és almákkal (Ősz)
  • Akt
  • Mimi
  • Tájkép
  • Virágok
  • Önarckép
  • Montmartre este (1927)
  • Fekvő női akt (1960)

Fontoj redakti