Frigyes Matzon [fridjeŝ macon?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Matzon Frigyes estis hungara kubisma skulptisto, instruisto.

Frigyes Matzon
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1909 (1909-02-09)
en Albertirsa
Morto 16-an de aprilo 1986 (1986-04-16) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Frigyes Matzon [1] naskiĝis la 9-an de februaro 1909 en Irsa, li mortis la 16-an de aprilo 1986 en Budapeŝto.

Frigyes Matzon: Concerto (1984)
La sama skulptaĵo de Matzon

Biografio redakti

Frigyes Matzon akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo, lia majstro estis Ferenc Sidló. Post siaj studoj li estis asistanto samloke 2 jarojn. Inter 1938 kaj 1945 li kreis en Romo parte helpe de stipendioj, inter 1945-1947 li estis militkaptito en Molln, inter 1947-1953 li estis industria desegnisto. Li instruis en industriarta lernejo (1955-1971), ankaŭ en Scienca Universitato Loránd Eötvös (1961-1963). Li kreis skulptaĵojn el ŝtonoj, pli malofte el lignoj, porcelanoj, bronzoj, terakotoj, foje li kreis medalojn, reliefojn, skulptaĵetojn. Li ricevis 6 premiojn inter 1932-1967.

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj solaj ekspozicioj redakti

  • Romo (1939-1945)
  • Budapeŝto (1964, 1978, 1982, 1992, 2009)
  • Balassagyarmat (1972, 1977)
  • Várpalota (1983, daŭre ekde 1986)

Elektitaj skulptaĵoj redakti

  • Heroa monumento (Budapeŝto, 1938)
  • Monumento pri hungaraj jakobenoj (Budapeŝto, 1949)
  • Concerto (vidu la bildojn!)

Elektitaj artaĵoj redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-27. Alirita 2018-09-27.