Frigyes Podmaniczky

Barono Frigyes Podmaniczky [fridjeŝ podmanicki], hungare Podmaniczky Frigyes, Esperante Frederiko Podmaniczky estis hungara verkisto, politikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (1859).

Frigyes Podmaniczky
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1824 (1824-06-20)
en Peŝto
Morto 19-an de oktobro 1907 (1907-10-19) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Religio luteranismo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Resolution Party • Liberal Party • Left Centre • Reform Party vd
Familio
Dinastio Podmanitzky noble family vd
Patro Károly Podmaniczky vd
Gefratoj Ármin Podmaniczky vd
Parencoj Pál Podmaniczky vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Frigyes Podmaniczky en 1862

Frigyes Podmaniczky naskiĝis la 20-an de junio 1824 en Pest (urbo). Li mortis la 19-an de oktobro 1907 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Frigyes Podmaniczky frekventis lernejon en Pest. Li komencis politikadi ekde 1843, post 4 jaroj li partoprenis en la hungara parlamento en Pozsony, kiu tiam estis la hungara ĉefurbo. Li estis kapitano dum la liberecbatalo, tial li ricevis puneton. Poste li okupiĝis pri literaturo, teatroj kaj pri ekleziaj aferoj havanta diversajn postenojn. Inter 1861-1906 li estis ankaŭ parlamentano. Li multe agadis por Budapeŝto kaj estis ankaŭ framasono.

Memorigiloj redakti

Verkoj (selekto) redakti

  • Úti naplómból (El mia notlibro), vojaĝpriskribo, 1853
  • Álom és valóság (Sonĝo kaj realo), noveloj, 1861
  • Régen történt mindez (Ili okazis en la paseo), romano, 1866
  • Naplótöredékek 1824 – 1887 (Fragmentoj el notlibro), rememoroj, 1888

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio