Fritz Klein (germanlingva ĵurnalisto)

(Alidirektita el Fritz Klein)

Michael Arthur Friedrich "Fritz" KLEIN (naskiĝinta la 1-an de septembro 1895 en Albeștii Bistriței, mortinta la 3-an de majo 1936 en Legnica) estis germanlingva rumanlandana ĵurnalisto kaj publicisto. Li estis frato de la scienculo Karl Kurt Klein. Li estis transilvania sakso.

Fritz Klein
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1895 (1895-09-01)
Morto 3-an de majo 1936 (1936-05-03) (40-jaraĝa)
en Legnica
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopublikigisto • ĉefredaktisto vd
Laborkampo ĵurnalismo • opinia ĵurnalismo vd
Aktiva en Aŭstrio-Hungario vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj agado redakti

Junaj jaroj kaj trejniĝo redakti

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe Brukenthal-gimnazio en Sibiu Klein eksoldatis volontule por unu jaro. Dum Unua mondmilito li plialtrangiĝis je supera leŭtenanto. Li studis ĉe la universitatoj de Vieno, Kluĵo kaj Debrecen jur- kaj politiksciencojn kaj nacian ekonomion. En 1921 li finstudis doktoriĝante pri novmerkantilismo en Rumanio. Jam dumstude li estis libera kunlaboranto ĉe diversaj gazetoj de Aŭstrio-Hungario kaj de Germanujo.

Vajmara Respubliko redakti

Ekde 1919 li estis redaktisto ĉe la germanlingva gazeto sibia Deutsche Tagespost kaj fariĝis ties ĉefredaktisto en la jaro 1921-a. La politikisto transilvania Rudolf Brandsch, kunfondinte Deutsche Tagespost, intencis krei novan germanlingvan periodaĵon en la ĉefurbo Bukareŝto por kies estrarano li ege favoris Fritz Klein. Dum somero 1921 Klein do iru al Berlino por pliprofundigi konojn siajn redakciajn kiel ankaŭ peri novajn kontaktojn. Malgraŭ nerealigio de la bukareŝta gazetfondiniciato la kariero de Klein danke al Berlino antaŭenpuŝitis. Li staĝulis ĉe unu el la plej gravaj taggazetoj Deutsche Allgemeine Zeitung (DAZ), kaj dungitis en 1922. La saman jaron li edzinigis la sibianinon Gertrud Orendt (1900–1938). Kun ŝi li havis plurajn infanojn, i.a. Fritz (kiu iĝis historiisto). Jam du jarojn pli malfrue Klein iĝis viculo de ĉefredaktisto Paul Lensch (1873–1926); en novembro 1925 Klein iĝis mem ĉefo. Ekde tiam li fruktodone agis i.a. per siaj treege ŝatataj ĉefartikoloj (kiujn li signis per Dr.F.K.) kaj ja influis la publikajn opinioj en Berlino kaj en tuta Germanujo. Estante eksterlanda korespondanto de DAZ en Ĝenevo ĉe kunsidoj de Ligo de Nacioj li ĉeestis internaciajn konferencojn en Lokarno/1925, Hago/1929 kaj 1930, Lozano/1932. Li ankaŭ estis membro de Deutscher Herrenklub kaj de Rotary Club kaj elektitis en 1929 estro de la Societo de berlina gazetaro (Verein der Berliner Presse). Liaj ĵurnalistaj sukcesoj baldaŭ pliriĉigix kaj pligravigis lin. Estante unu el la plej bone ligitaj viroj de la berlina politika sceno Klein havis intimajn kontaktojn kun multo da gravuloj, ekz. je la industriuloj Hugo Stinnes kaj Wilhelm Cuno aŭ la publicistoj Edgar Jung kaj Paul Fechter. Kun kelkaj politikstoj de Vajmara Respubliko, ekz. Gustav Stresemann kaj Heinrich Brüning li havis rilaton tre proksiman kio helpis sian intencon ankaŭ politike efiki kaj agadi. Sub lia redakciestrado DAZ ĉiam subtenis la interesojn de la industrio de Ruhr-regiono, de bankoj kaj grandaj ŝipveturigaj kompanioj. Ili ĉiuj sidis en la kontrolkomisio de DAZ, financis la gazeton dum la tuta tempo diversmaniere kaj diversmonsume. Pro la multo da ŝtataj subvencioj kiujn la gazeto estis ricevinta ĉefe je la komenco de la Klein-erao, ĝi unue ege kritikitis esti la oficiala organo de la registara berlina. Sed Fritz Klein ne apartenis al iu partio estante kaŝe en favoro de la poziciaro de la burĝa-konservativa politiko de la partio Deutsche Volkspartei (DVP). La inklinon de industriuloj ekde la komenco de la 1930-aj jaroj subtei la nazioj Klein tamen ne kontraŭdiris. Oferton de en la jaro 1930-a elektita kanceliero Heinrich Brüning iĝi tutgermana gazetarĉefo li rifuzis.

Tempo de nacisocialismo ĝis 1936 redakti

Post la potencakiro de la nazioj Klein ne partoprenis la ĝojon de multaj kritikante la registaron pro kelkaj agoj. Pro artikolo publikigita en la 13.3.1933 li oficiale alvokitis fare de propagandoministro Joseph Goebbels kaj de la armeministeriulo Walter von Reichenau kiuj unuflanke laŭdis la pozitivan sintenon de DAZ je la politikaj ŝanĝoj sed kritikis la bedaŭron de Klein pri la malpligrandiĝo de la potenco de aliaj konservativuloj malantaŭ januaro 1933. Post kiam Klein en ĉefartikolo titolita "Bruderkampf" (29.5.1933) kritikis la politikan de Adolf Hitler koncerne Aŭstrion la apero de DAZ malmultan tempon malpermesitis. Tiam Klein maldungitis fare de la kontrolkomisianoj kaj la posedantoj de DAZ en la pozicio de ĉefredaktisto. Oferton iĝi korespondanto en Londono Klein ne akceptis. Li ŝokitis per la sinteno de la membroj kontrolkomisiaj kaj li propravole ĉesigis la laboron por DAZ. Je la komenco de septembro Klein ankoraŭ vane esperis havi interparoladon kun Hitler mem por korekti ties negativajn juĝojn, krome li sensukcese volis paroli kun Goebbels kaj la prusia ministroprezidanto Hermann Göring. En la 3.10.1933 Klein fondis kune kun Paul Fechter la gazeton semajnfinan Deutsche Zukunft (DZ), kies unua numero aperis en la 15.10.1933. Tia ŝanĝo profesia ekonomie trudis Klein je financaj problemoj. Kvankam la artikoloj de DZ nur malakre kritikis kelkajn aferojn en Germanujo la nova gazetarprodukto de kelkaj atentaj legantoj konsideritis esti organo de silenta opozicio.

En 1936 Klein partoprenis armean ekzercon en Legnica. Dum elrajdo ĉevala en la 8.5. li terenfalis kaj mortis surloke. Li postlasis vidvinon Gertrud kaj kvar infanojn aĝajn inter 5 kaj 11 jaroj.

Skribaĵoj (elekto) redakti

  • Dreizehn Männer regieren Europa. Umrisse der europäischen Zukunftspolitik. Berlin 1930
  • Warum Krieg in Abessinien? Leipzig 1935

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fritz Klein (Journalist) en la germana Vikipedio.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti