Fritz Wotruba

aŭstra skulptisto

Fritz WOTRUBA (23a de Aprilo 1907, Vieno – 28a de Aŭgusto 1975, Vieno) estis aŭstria skulptisto de ĉeĥ-hungara deveno. Li estis konsiderata unu el la plej elstaraj skulptistoj de la 20a jarcento en Aŭstrio. En sia verkaro, li pli kaj pli dissolvas figurajn komponantojn favore al la geometriaj abstraktaĵoj kun la formo de la kubo kiel baza formo.

Fritz Wotruba
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1907 (1907-04-23)
en Vieno
Morto 28-an de aŭgusto 1975 (1975-08-28) (68-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Edz(in)o Marian Wotruba
Okupo
Okupo arkitektoskulptisto • universitata instruisto • desegnisto • instruisto
vdr
Preĝejo "de la Sankta Triunuo" en Vieno-Mauer.
"Mensch, verdamme den Krieg" ("Homo, kondamnu militon", 1932).

Probable lia plej granda verko, je kiu li laboris ĝis sia morto, estis la planado de la preĝejo "de la Sankta Triunuo" en Mauer, Vieno, plej bone konata kiel Preĝejo Wotruba. Li ne vivis por vidi la kompletigon de la preĝejo en 1976.

Multaj el liaj statuoj povas esti vidataj en publikaj parkoj en Vieno. La Kuŝa Adolesko situas en ekspozicio en la Muzeo Albertina. Li fuĝis al Svisio je la ascendo de Hitler al la povo. Nombraj liaj skulptaĵoj estis ĉu perditaj aŭ detruitaj dum la Dua Mondmilito.

En 1947, Wotruba ricevis la premion de la Urbo Vieno pro Vidaj Artoj kaj en 1955, li ricevis la Grandan Aŭstriŝtatan Premion pro Vidaj Artoj.

Li estis entombigita en la Zentralfriedhof (Centra Tombejo) en Vieno, Aŭstrio.

Eksteraj ligiloj redakti