Sextus Julius Frontinus vivis inter ĉ. 40 kaj 103. Dum la jaroj 97 ĝis 103 li estis zorganto pri akvo de Romo, latine: curator aquarum. Li verkis libron "De Aquaeductu Urbis Romae Pri la akvoprovizado de la urbo Romo". En ĝi li priskribis la

  • sistemon de akveduktoj,
  • la sistemon de distribuo de la akvo en la urbo
  • la mezuradon de akvokonsumo
Frontinus
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 40
en Gallia Narbonensis,  Romia Imperio
Morto 1-an de januaro 103 (0103-01-01)
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Frat(in)o Julia Frontina
Infano daughter of Sextus Julia Frontina
Okupo
Okupo politikistoŝtata funkciuloverkisto • konstruinĝeniero • inĝenieromilitistoarkitekto
Verkoj De aquaeductu
Strategemata
vdr

Dum lia tempo Romo havis 9 akveduktojn. Pliajn 2 oni konstruis poste.

Frontinus prijuĝas en sia verko la sistemon tiel: Kun tiom multaj akveduktoj kaj tiom multaj necesaj konstruaĵoj vi povas memkompreneble kompari la superfluajn piramidojn aŭ la ceterajn neutilajn laŭdire laŭdegitajn verkojn de la grekoj. Plinius skribis: "... ke la tuta mondo ne posedas pli grandan miraklaĵon."

Preskaŭ ne li priskribis la sistemon de kloakoj en Romo. Krom la "cloaca maxima", kloako plej granda, nenio estas konata pri tio. Tamen memkompreneble ekzistis granda sistemo. La granda kvanto de akvo alportita al Romo, plus la pluvakvo ja devis esti forigita.

Frontinus skribis ankaŭ verkon pri mezurado de terenoj kaj kvarbendan verkon pri militaj ruzaĵoj, latine "strategemata".