Frostigita manĝaĵo

Frostigita manĝaĵo estas manĝaĵo konservita per frostigo en la nutraĵindustrio. La frostigo malhelpas plimultiĝon de la bakterioj kaj - kompare al alt-temperaturaj konservadaj metodoj (konfitado)- rezervas ankaŭ necesajn elementojn vitaminojn en la manĝaĵoj, ĉefe en la vegetaĵoj.

Frostigitaj manĝaĵoj en superbazaro

Oni uzas la manĝaĵ-frostigon en malvarmaj regionoj ekde jarcentoj. La frostigo disvastiĝis nur post apero de la meĥanikaj frostigaj metodoj, kaj aparatoj. En 1880 - hazarde - frostis ŝipkargo da viando, kiun oni liveris de Aŭstralio al Britio. La konservado sukcesis tiel bone, ke oni tuj ekuzis la metodon por la longdistancaj transportoj.

Oni eksperimentis la frostigan metodon por pluaj manĝaĵoj. Plej avantaĝa temperaturo estas la −18 °C aŭ malpli, kio okazas en hejmaj frostigujoj. Oni "frostigas" la frukton ofte en siropon aŭ per solida sukerkovraĵo, por fermi de la aero tiel protekti ĝin de la oksidado kaj de la sekiĝo.

En la frostiga industrio, oni frostigas la manĝaĵojn per ventolilo-cirkuligita malvarma aero, aŭ per meto sur frostigitan surfacon (pri enpakita manĝaĵo).

La liofilizado de manĝaĵo signifas ties sekigon per frostigo kaj dehidratigo pro la sublimado de la enhava akvo.

Rapidoj de frostigado redakti

La kvalito de frostigita produkto dependas de la rapido, laŭ kiu ĝi estas frostigita. Ju pli rapida estas la frostigo, des pli malgrandaj estas la frostigitaj kristaloj, des pli bona estas la kvalito, kaj des pli longtempe konservebla estas la aĵo en frostujo. Tia rapido difiniĝas per minimuma distanco inter surfaco kaj la interna sojla punkto, pri kiu la temperaturo pasas de 0 °C al −15 °C dum specifa tempo:

  • malrapida: < 1 cm/h, ekzemple en hejma frostigujo per senmova aero je temperaturo malalta ol −18 °C;
  • meza: 1–5 cm/h, en tunelo de frida aero (−40 °C) cirkulanta je 20 km/h;
  • rapida: > 5 cm/h, per dronigo en likvan azoton (−196 °C).

Vidu ankaŭ redakti