La frotkoeficiento estas valoro kiu montras la interrilaton inter la frotforto kaj la normala forto inter la objektoj. Ĝi estas valoro kiu estas uzata en fiziko por trovi aŭ la fortforton aŭ la normalan forton inter la surfacoj de du kuntuŝiĝantaj korpoj.

Mezurado de la frotforto

La frotkoeficiento estas kalkulata per la formulo

En tiu ekvacio , estas la frotforto, estas la frotkoeficiento kaj estas la normala forto t.e. la forto kiu agas orte al la kontaktebeno inter la korpoj.

Ekzistas diversaj tipoj de frotkoeficiento . La statika frotkoeficiento estas la valoro kiun oni obtenas kiam en la supra formulo la frotforto estas tiu, kiu necesas por ekmovi la nemovan korpon. La dinamika frotkoeficiento estas obtenata, kiam la frotforto estas tiu, kiu necesas por daŭre movi la jam glitantan korpon.

Froto inter du realaj surfacoj

El eksperimentoj rezultas, ke la statika frotforto bezonata por ekmovi la korpon, ne estas precize mezurebla. Ĉiuokaze ĝi estas pli alta ol la dinamika frotforto.

La kialo estas, ke la surfacoj nepre ne estas tute glataj. Mikroskope rigarditaj, ĝi aspektas, kiel montrataj en la figuro. Ili estas iamaniere endentigitaj. Por ekmovi la supran korpon unue bezonas malkonekti la endentigon kaj por tio estas bezonata pli granda forto, ol por glitante movi ĝin.

La frotkoeficiento ne havas ajnan unuon.

La frotkoeficiento dependas de la surfacoj de la korpoj glitantaj unu sur la alia. La valoro estas kutime inter 0 kaj 1 sed povas esti pli granda ol 1. Valoro de 0 signifas, ke ne ekzistas froto  inter la objektoj. Tio ĉi eblas nur teorie. Ĉiuj objektoj en la vera mondo havas iun froton kiam ili tuŝas unu la alian. Valoro de 1 signifas ke la frotforto estas egala al la normala forto. Kelkaj homoj pensas ke la frotkoeficiento  neniam povas esti pli ol 1, sed tio ĉi ne estas vera. Frotkoeficiento de pli ol unu nur signifas ke la frotforto estas pli granda ol la normala forto. Materialo kiel silicone kaŭĉuko, ekzemple, povas havi frotkoeficienton multe pli granda ol unu. Kelkfoje la frotkoeficiento  povas ankaŭ  varii depende de la maso kaj la rapido de la movanta korpo.

La frotforto inter la surfacoj efikas nur, kiam unu korpo moviĝas aŭ kiam oni volas ekmovi unu korpon rilate al la alia.