Frozinono

komunumo de Italio

Frozinono (itale Frosinone, frozi'no:ne) estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la samnoma provinco Frozinono, kies ĉefurbo ĝi estas. Komence de 2023 en la komunumo vivis 43 417 loĝantoj sur areo de 46,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 927 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktaj Hormisdaso kaj Silverio, kaj kiel komunuma festotago fiksiĝis la 20-a de junio.

Frosinone
Frozinono
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Latio
Provinco FR Frozinono
Geografia situo 41° 38′ N, 13° 21′ O (mapo)41.63333333333313.35Koordinatoj: 41° 38′ N, 13° 21′ O (mapo)
Alto super marnivelo 291 m
Areo 47 km²
Loĝantaro 43 417 (2023)
Loĝdenso 927 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Colle Cottorino, Mad. della Neve, Cavoni, Stazione, Maniano (2005)
Najbaraj komunumoj Alatri, Arnara, Ceccano, Ferentino, Patrica, Supino, Torrice, Veroli
Patrono sanktaj Hormisdaso kaj Silverio
Festa tago 20-a de junio
Nomo de loĝantoj (itale) frusinati
Poŝtkodo 03100
Imposta kodo D810
Kodo laŭ ISTAT 060038
Telefona prefikso 0775
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Geografio redakti

Frozinono kuŝas en la valo de la rivero Sacco, alfluanto de Liri, inter du paralelaj montoĉenoj, ambaŭ rilataj al Apeninoj. Najbaras la komunumoj Alatri, Ceccano, Ferentino, Supino, Veroli, Arnara, Patrica kaj Torrice.

Historio redakti

La antikva Frusino (latina nomo) estis fondita de Volskoj, eble jam en la 7-a6-a jarcento a.K..

Famuloj redakti

En Frozinono naskiĝis du papoj: Sankta Hormisdaso kaj Sankta Silverio. Ambaŭ post sia morto sanktiĝis kaj nun estas la katolikaj urbaj patronoj. Kaj fakte ili eĉ estas el la sama familio: Kiam oni elektis Hormisdason papo, li estis nur diakono, ne pastro, kaj havis edzinon kaj filon. Lia filo ankaŭ iĝis papo (papo Silverio). Tio por nunaj kristanoj ŝajnus nekredebla historio, sed tiam tute normalis - simple kiam papo mortis, la katolikaj gvidantoj elektis la supozeble plej taŭgan sekvan kandidaton, nur kutime nura kondiĉo ke devus temi pri plenkreska viro.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la katedralo