Fruktokultivo estas nocio kiu rilatas al grandarea kultivo de fruktarboj, precipe kernetfruktoj, drupfruktoj kaj berfruktoj.

fruktoplantejo ĉe la Konstanca lago apud Arbon (plantejo de la kultivaro Gala, Topaz kaj Golden Delicious)
pomplantejo

Historio redakti

Jam de pluraj milionoj da jaroj la la sovaĝe kreskantaj fruktoj gravas por la homa nutrado pro vitamino kaj mineralo-enhavo. Antaŭ pli ol 50.000 jaroj en Eŭropo framboj, mirtelo, sambuko, la fruktoj de la sorbusfruktoj kaj pruneloj estis grava parto de la nutraĵo de la migrantaj homgrupoj. En kelkaj regionoj la sovaĝaj berfruktoj jam frue estis kultivataj. Oni supozas, ke framboj, sambukoj kaj mirtelo jam ekde ĉirkaŭ 8000 a.K. estis rikoltataj regule en kelkaj arbaroj aŭ simplaj ĝardenoj de Eŭropo. Berfruktoj jam tiam apartenas al regulaj nutraĵoj de la nordamerikaj indiĝenoj. En Mezopotamio, ĉe Eŭfrato kaj und Tigriso, morusoj jam estis ŝatataj jarmiloj antaŭ Kristo. La unuaj komencoj de fruktokultivo en la Proksima Oriento verŝajne okazis en la 4a jarmilo a.K. Post la transiro al agrokultivado la homoj plantis regule fruktarbojn kaj arbustoj kaj la fruktoj estis rikoltitaj regule. En Mezopotamio fruktarboj estis plantitaj precipe en parkoj kaj palastaj ĝardenoj.

En la novtempo ekestis tutmonde pli grandaj fruktokultivaj regionoj, kie fruktoj estis produktitaj por la prizorgado de la proksimaj urboj. La ĉefaj regionoj estis: Aŭstrio (Stirio), Italujo (Sudtirolo), Francujo kaj en Germanujo Altes Land, la regiono ĉirkaŭ la Konstanca lago, Voreifel kaj Vorgebirge. Depende de la regiono oni rikoltas tie pomojn, ĉerizojn kaj prunojn. En Mezameriko estis plantataj grandegaj bananplantejoj. Ekde la lastaj jaroj grandaj kvantoj de fruktoj estas produktataj en Sudameriko, Sudafriko, Nov-Zelando kaj Aŭstralio.

Deveno de la fruktospecoj redakti

Multigado redakti

Multaj fruktospecoj estas kultivataj ne el semoj, sed el stikaĵoj aŭ stikbastonoj.

Ĉe kelkaj fruktospecoj estas multigataj per greftado. La greftaĵo de dezirata kultivaro estas metita sur baztrunko, kiu havas difinitajn ecojn. La kialoj por la greftado povas esti diversaj. Aŭ la fruktospeco ne povas esti multigata per stikaĵo aŭ la baztrunko havas influon sur la kreskado de la arbo.

Flegado redakti

Akvumado redakti

 
irigaciilo por akvumado

Vidu ankaŭ redakti