Frutagmanĝo (aŭ matentagmanĝobrunĉo) estas kombino de matenmanĝo kaj tagmanĝo. Frutagmanĝoj aparte kutimas dum dimanĉoj aŭ festotagoj, kiam oni vekiĝas tro malfrue por havi apartajn matenmanĝon kaj tagmanĝon. Ĝi kutime okazas inter la 11-a kaj la 14-a horo. Kutime frutagmanĝo enhavas manĝaĵojn, kiujn oni en kelkaj landoj ankaŭ matenmanĝas, kiel ovaĵon, lardon, bulkojn, fruktojn, jogurton, muslion ktp.

Frutagmanĝo ne estas intermanĝeto. Ne temas pri manĝeto inter matenmanĝo kaj tagmanĝo, sed pri plena manĝo kiu anstataŭas ambaŭ.

La vorto "brunĉo" venas de la angla "brunch", kiu estas kunigo de "breakfast" (matenmanĝo) kaj "lunch" (tagmanĝo).

Vidu ankaŭ redakti