Fryštát

urbo en Ĉeĥio
Eble vi serĉas: Fryšták.

Fryštát (latine Freystadium Orientale, pole Frysztat, germane Freistadt), en traduko urbo de libera komerco, estas parto de distrikta urbo Karviná (respektive Fryštát estas hodiaŭa Karviná) en distrikto Karviná en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 2 432 loĝantoj (2021). Estas ankaŭ burgo Fryštát.

Fryštát
germane Freistadt, pole Frysztat
urba parto
Urba princa burgo Fryštát en Karviná
Oficiala nomo: Fryštát
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Karviná
Historiaj regionoj Teŝina princlando, Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Domoj 449 2009
Situo Fryštát
 - koordinatoj 49° 51′ 14″ N 18° 32′ 12″ O / 49.85389 °N, 18.53667 °O / 49.85389; 18.53667 (mapo)
Katastro 9,59 km² (959 ha) Karviná-město
Loĝantaro 2 432 (2021)
Denseco 253,6 loĝ./km²
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 733 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Fryštát
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Fryštát estas gotike-renesanca historia centro de Teŝina Silezio kaj eksa princlando - Teŝina princlando. Ĝi estas urba memoriga kaj banloka zonoj de la nuntempa Karviná. La historia parto de urbo Karviná, dum kio en ties katastran teritorion (nun Karviná-město) enfalas ankaŭ modernaj urbaj partoj Nové Město, Hranice kaj Mizerov. Urbo Fryštát, en la jaro 1949 alinomita je Karviná, estas ununura sidejurbo de sileziaj regantaj princoj el familio Piastidoj sur teritorio de Ĉeĥa Silezio. La historia princa urbo estas silezia memoriga loko en bona stato kun miljara historio.

Ĝi duono de la 20-a jarcento Fryštát estis memstara distrikta urbo priloĝata plejparte de germana loĝantaro, en kies du kasteloj dum 700 jaroj loĝis la plej superaj sileziaj nobelaj familioj. Post eventoj en Ĉeĥoslovakio en februaro de 1948 ĝi estis kunigita kun proksima Karvinná. La ĝermana deveno de Fryštát devis esti en socialismaj rilatoj forgesita kaj tial Komunista partio de Ĉeĥoslovakio forviŝis el mapo ties nomon kaj la urbo estis en la jaro 1949 alinomita post jam pereiĝanta laborista urbo Karvinná,[1] kiu estis priloĝata plejparte de pola loĝantaro. La devena Karvinná (hodiaŭ parto Doly) tute pereis pro minado de nigra karbo. El Fryštát tiel fariĝis centro de la nuntempa Karviná, kiu ĉi tie komencis konstrui ĉirkaŭ ĝi en la 1950-aj jaroj. Sed oficiale estis malpermesite uzi la nomon Fryštát en la jaroj 1949–1971. Poste ĝi estis renovigita por urban parton Karviná 1.[2] Oni nun denove klopodas uzi la devenan nomon Fryštát.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 661
18802 960
18903 150
19003 669
19105 058
19217 767
JaroLoĝantoj
19307 124
19508 491
196127 782
19701 629
19801 247
19911 369
JaroLoĝantoj
20011 426
20111 574
20212 432

Vidindaĵoj redakti

Homoj rilataj al la urbo redakti

Rilataj temoj redakti

Fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Vyhláška ministerstva vnitra č. 3/1950 Sb., o změnách úředních názvů míst v roce 1949. Dostupné online.
  2. Sdělení ministerstva vnitra ČSR č. 20/1971 Ú.v.