Fuelpumpilofuelkolono estas aparato ĉe benzinstacio, per kiu oni pumpas fuelon (ekzemple benzino, dizelo, tergaso, hidrogeno aŭ aŭtogaso en la veturilo. La fuelkrano, ankaŭ – nomata fuelpistolo – estas konektita per hoso al la fuelpumpa kolono.

fuelpumpilo de la firmao Dresser Wayne, en Grekujo.
Zfuelpumpilo kun traflurigarda vitro (flava) kaj pumpilpistolo (ruĝa)

Historia evoluo redakti

La unuaj fuelpumpiloj por la publiko ekestis en la 1920aj jaroj. La ofte sur trotuaroj antaŭ gastejoj aŭ vendejoj vendata fuelo havis permanajn pumpilojn, kiuj ŝerce nomiĝis en kelkaj lingvoj „fera virgulino“[1][2]. Se la veturiganto volas havi fuelon li/ŝi frapu je la vendejo kaj li ricevis. Ĉe la unuaj tipoj oni devas permane pumpi. La dua generacio de la fuelmumpiloj konsistas el pumpilo kun vitra cilindro. Tiu cilindro havis skalon por mezuri la fuelvolumenon, kiu fluis en la rezervujon de la veturilo. Ĉe la du-vitra versio oni jam povas plupumpi, kiam la enhavo de la alia ujo jam fluas en la rezervujo. Ekde la 1930aj jaroj aperis la unuaj fuelpumpiloj kun indikiloj de la fuelkvanto kaj pagenda prezo.

Ĝis la 1970aj jaroj nur aplikiĝas mekanikaj mezuriloj. Ekde ĉirkaŭ 1978 aperis la unua elektronika mezurilo en fuelpumpaj kolonoj. La modernaj fuelpumpiloj nun havas teknikon per kiu eblas ricevi multajn diversajn fuelproduktojn el unu fuelpistolo (la tiel nomataj „MPF“ = multprodukta fuelpistolo). El tiuj fuelkolonoj oni povas ricevi ĝis kvin diversajn fuelspecojn po fuelkolona flanko.[3]

Bildaro redakti

Mezurado de la traflukvanto redakti

 
kontrolado de la fuelpumpiloj

La mezurado de la traflukvanto ene de la pumpilo okazas per ŝraŭbaj aŭ piŝtilnombriloj.

Referencoj redakti

  1. Joachim Kleinmanns: Super, voll! Kleine Kulturgeschichte der Tankstelle. Jonas Verlag, Marburg 2002, p. 43.
  2. Bernd Polster: Super oder Normal. Tankstellen – Geschichte eines modernen Mythos. DuMont, Köln 1996, S. 44
  3. Hoover Nozzle kaj Hoover Ring, en.wikipedia.org elŝutita 09-09-2015.

Eksteraj ligiloj redakti