Fugloy (dane Fuglø) estas la plej orienta insulo de Ferooj, membro de la insularo Norðoyar. Ĝia nomo signifas Birdo-insulo.

Fugloy
Rigardo de Viðareiði, Fugloy en okcidento
Rigardo de Viðareiði, Fugloy en okcidento
insulo
Akvejo Atlantika oceano
Insularo Ferooj
Geografia situo 62° 20′ 17″ N, 6° 17′ 40″ U (mapo)62.337944444444-6.2943055555556621Koordinatoj: 62° 20′ 17″ N, 6° 17′ 40″ U (mapo) f1
Situo de Fugloy
Situo de Fugloy

Map

Areo 11 km² f4
Plej alta loko Klubbin
621 mf5
Loĝantaro 39 (1-a de januaro 2011)
3,5 loĝ./km²
Ĉefa loko Kirkja
Mapo de Fugloy
Mapo de Fugloy
vdr

Geografio redakti

 
Marbordo de Kirkja

Fugloy apartenas al regiono Norðoyar, ĝia areo estas 11,02 km², ĝia plej alta monto estas Klubbin kun 621 m.

Laŭ difino de la Internacia Hidrografia Organizaĵo, la limo de la norda Atlantiko kaj la Norvega maro atingas nordorientan pinton de Fugloy.

La insulo – simile al aliaj insuloj de Norðoyar – konssitas el pli junaj supraj bazaltaj tavoloj. La bordoj de la insulo estas krutaj, precipe en la orienta bordo, kie altiĝas rokmuro 400 metrojn alta.

Populacio redakti

Fugloy havas du vilaĝojn: Hattarvík kaj Kirkja. La insulo estis ĉim rare loĝata. Laŭ la unua censo de 1737, tie loĝis 19 familioj kun 19 infanoj, laŭ kiu oni kalkulas la tutan tiaman loĝantaron je 60-70. La loĝantara nombro pintis en komenco de la 20-a jarcento, kiam vivis tie 250-300 personoj. Pli poste la homoj translokiĝis al pli grandaj centroj, tiel loĝantaro de Fugloy laŭpaŝe malpliiĝis. Nun loĝas sur la insulo ĉ. 40 homoj.

Trafiko redakti

La vojo interliganta la du vilaĝoj de la insulo estis konstruita en la 1980-aj jaroj. La insulojn interligas kompa trafiko al Hvannasund, sur la insulo Viðoy. La insulo estas alirebla ankaŭ trifoje en semajno per helikoptero de Atlantic Airways.