Fukuŝima

urbo en la gubernio Fukuŝima‎ de Japanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Fukuŝima (apartigilo)

Fukuŝima (福島市 [Fukuŝima-ŝi] aŭ esperante Fukuŝimo), estas urbo de Japanio, situanta en la norda parto de la gubernio Fukuŝima, estante ĝia administra centro. Ĝi estas parto de la regiono Tohoku, la norda parto de la insulo Honŝuo. La urbo ricevis urbajn rajtojn nur en 1907, sed estas loĝloko ĉirkaŭ la samnoma kastelo de Fukuŝima jam de la 12-a jarcento. Ekde marto 2011 la urbo en internaciaj amaskomunikiloj aparte ofte menciiĝas pro la tragika detruo de la Nuklea centralo Fukuŝima 1 sekve de la tertremo de Sendajo en 2011.

Fukuŝima
japane 福島市
provinca ĉefurbo
Flago
Lando Japanio Japanio
Insulo Honŝuo
Regiono Tohoku
Gubernio Fukuŝima
Situo Fukuŝima
 - koordinatoj 37° 46′ 00″ N 140° 28′ 00″ O / 37.76667 °N, 140.46667 °O / 37.76667; 140.46667 (mapo)
Areo 746,43 km² (74 643 ha)
Loĝantaro 290 064 (majo 2011)
Denseco 388,6 loĝ./km²
Fondo 12-a jarcento, urbaj rajtoj en 1907
urbestro Takanori Seto
Horzono GMT (UTC+9)
Poŝtkodo
Arbo zelkovo
Floro persikujo
Birdo granda paruo
Situo de la urbo en Japanio
Situo de la urbo en Japanio
Situo de la urbo en Japanio
Situo de la urbo en la gubernio
Situo de la urbo en la gubernio
Situo de la urbo en la gubernio
Vikimedia Komunejo: Fukushima, Fukushima
Retpaĝo: www.city.fukushima.fukushima.jp
la urbocentro kun la centra stacidomo

Sporto redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vojaĝo al malpermesitaj urboj Arkivigite je 2019-01-28 per la retarkivo Wayback Machine (pdf)

 
parko Hanami-Jama
(花見山公園)
 
varma fonta banejo Iizaka