La Fulga lagopo, Dendragapus fuliginosus, estas birdospecio de la familio de Tetraonedoj, loĝanta en arbaroj indiĝena de la Nordamerikaj Pacifika Montaro.[1][2] Ĝi estas tiom proksime rilata al la Malhela lagopo, Dendragapus obscurus, ke ĝis ĵuse estis iome debato ĉu ili vere estas separataj specioj.[1][2][3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fulga lagopo
Fulga lagopo, memmontra masklo
Fulga lagopo, memmontra masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Dendragapus
Specio: D. fuliginosus
Dendragapus fuliginosus
(Ridgway, 1873)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Ino de Fulga lagopo

Plenkreskuloj havas longan kvadratan voston, helgriza pinte. Masklaj plenkreskuloj estas ĉefe malhelaj kun flava gorĝosako ĉirkaŭata de blanko kaj flava karunklo superokula dum la memmontra ceremonio. Inaj plenkreskuloj estas makulecbrunecaj kun malhelbrunaj kaj blankaj markoj en subaj partoj.[2]

Vivejo redakti

Ties reprodukta biotopo estas la bordoj de arbaroj de koniferoj kaj miksaj en montaraj regionoj de okcidenta Nordameriko, el sudorienta Alasko kaj Jukono suden al Kalifornio.[2] Ties teritorioj estas proksime asociaj kun tiuj de diversaj koniferoj. La nesto estas skrapaĵo engrunda kaŝita ĉe arbusto aŭ trunko.

 
masklo kaj ino de Fulga lagopo

Ili estas loĝantaj birdoj sed moviĝas mallongdistance per piedo kaj mallongaj flugoj al pli densaj arbaraj areoj en vintro, kun kutimo moviĝi al pli altaj altitudoj vintre.[1]

Kutimaro redakti

Tiuj nearktisaj birdoj manĝas surgrunde, aŭ en aroj vintre. Vintre ili manĝas ĉefe pinglofoliojn de abio kaj pseŭdocugo, eventuale ankaŭ de cugo kaj de pino; somere pli gravas aliaj verdaj plantoj (pteridio, saliko), berojn (Gaultheria, Mahonia, Rubus, Vaccinium), kaj insektojn (ĉefe formikojn, skarabojn, akridojn). Idoj preskaŭ entute dependas el insektomanĝo por siaj unuaj dek tagoj.[1]

Maskloj kantas per profunda frapovoĉo en siaj teritorioj kaj faras mallongajn frapoflugojn por allogi inojn. Inoj abandonas la masklan teritorion post pariĝado.

La Fulga lagopo suferas iome da populacia malpliiĝo pro habitatoperdo en la suda pinto de sia teritorio en suda Kalifornio.[1]

Listo de subspecioj redakti

  • Dendragapus fuliginosus fuliginosus (Ridgway, 1874) - limo inter Jukono kaj Alasko al nordokcidenta Kalifornio; insulo de Vankuvero.
  • Dendragapus fuliginosus sitkensis Swarth, 1921, sudorienta Alasko al Arkipelago Reĝino Karloto.
  • Dendragapus fuliginosus sierrae Swarth, 1921, akvofaloj de Vaŝingtonio al Kalifornio kaj Nevado.
  • Dendragapus fuliginosus howardi Dickey & van Rossem, 1923, suda Kalifornio (suda Sierra Nevada kaj montoj Tehaĉapi).


Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 del Hoyo, J., Elliott, A., & Sargatal, J., eds. (1994). Handbook of the Birds of the World 2: 401-402. Lynx Edicions, Barcelona ISBN 84-87334-15-6.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 David Allen Sibley. (2000) The Sibley Guide to Birds. Knopf, p. 143. ISBN 0-679-45122-6.
  3. (2006) “Forty-seventh Supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds”, The Auk 123 (3), p. 926–936. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282006%29123%5B926%3AFSTTAO%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2006)123[926:FSTTAO]2.0.CO;2]]. Alirita 2007-09-16..  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-02-26. Alirita 2011-04-12.