Full Tilt Poker estas reta pokera servilo lanĉita en junio 2004 kun la envolviĝo de teamo de pokeraj profesiuloj interalie Howard Lederer, Phil Ivey, Andy Bloch and Chris Ferguson.[1] Unu populara funkcio de la retejo estas novaĵletero "Helpiloj de la Profesiuloj" kiu inkluzivas helpilojn de profesiaj ludantoj kiuj estas aligitaj al la sistemo.

Full Tilt Poker
negoco vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Sidejo Irlando
TTT Oficiala retejo
vdr

"Teamo Full Tilt" konsistas el la profesiaj ludantoj kiuj regule ludas en la retejo kaj estas konsiderataj plenaj membroj, kiu inkluzivas profesiajn ludantojn Lederer, Ivey, Bloch, Ferguson, John Juanda, Jennifer Harman, Phil Gordon, Erick Lindgren, Erik Seidel, Clonie Gowen, Mike Matusow, Gus Hansen and Allen Cunningham.

Aldone al Teamo Full Tilt, kelkaj rimarkindaj profesiuloj estas "Full Tilt Profesiuloj", kiuj estas sponsoritaj de la retejo, sed ne estas plenaj membroj. Ĉi tiu grupo inkluzivas Farzad Bonyadi, David Chiu, John D'Agostino, Layne Flack, Rafe Furst, David Grey, Berry Johnston, Jeff Madsen, Paul Wasicka, David Benyamine, Erica Schoenberg, Mark Vos, Brad Booth, Nenad Medic, Carlos Mortensen, Chip Jett, Karina Jett, Keith Sexton, Paul Sexton, David Oppenheim, Roland de Wolfe, Robert Mizrachi, Shannon Elizabeth, Andrew Black, Huck Seed, Gavin Smith kaj Lee Watkinson.

The Hendon Mob (Joe Beevers, Ram Vaswani, Barny kaj Ross Boatman) ankaŭ deklaras sian hejmon ĉe Full Tilt.[2]

Full Tilt ofertas programon en kaj Vindozo kaj Mak OS X kun egalaj funkcioj.

Ludoj en la servilo inkluzivas Teksasa Tenpokero, Omaha Tenpokero, Razo, Stud-pokero kaj HORSE.

Turniroj okazas dum la tuta tago, kaj ofte inkluzivas partoprenon de unu el la profesiuloj de Teamo Full Tilt. Senpagaj "Freeroll" turniroj oftas, kaj rapidturniroj okazas kun unu, du, kvin kaj dek tabloj. La interkona retejo Amikumu ankaŭ ofertas serion de turniroj al esperantistoj ĉe Full Tilt. Tabloj ĝenerale sidas po 9 ludantojn en ĉi tiuj turniroj, kvankam kelkaj havas po 6 ludantojn ĉiutable.

Full Tilt en televido redakti

Full Tilt Poker estas aŭ estis la ĉefa sponsoro de pokeraj televidprogramoj, inkluzive de:

Reklamado redakti

Full Tilt Poker multe reklamas dum programoj kiuj disvastigas pokeron. Ĉi tiuj reklamoj reklamas FullTiltPoker.net, kiu nur gastigas ludojn por ludmono. Ĉi tiuj ludoj alireblas per Full Tilt Poker flanke de la ludoj kun vera mono.

Usonaj ludantoj redakti

Je la 29-a de september 2006, la usona parlamento pasis la Safe Port Act (Akto por Sekura Haveno). Senatano Bill Frist sukcese lobiis por alkroĉi nerilatan kontraŭvetludan lingvon al la akto; ĉi tiu lingvo estas konata kiel la Unlawful Internet Gambling Enforcement Act. (Kontraŭleĝa Interreta Vetluda Policada Akto)

Kvankam multaj gravaj retaj pokerserviloj fermis siajn pordojn al usonaj ludantoj kiel rezulto de la leĝo, Full Tilt Poker daŭre ofertas siajn servojn al usonaj ludantoj. La firmao diris ke pokero estas ludo de povo, kaj ke la aktuale leĝo ne aplikas al la operacioj de Full Tilt.[3]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti