Fumnebulo (angle smog) estas miksaĵo de fumoj, nebulo kaj diversspecaj poluaĵoj, formiĝanta dum iaj klimataj kondiĉoj en la atmosfero de grandaj, precipe industriaj urboj.

Fumnebulo super Santiago, Ĉilio

Fumnebulo estas plej ofte kaŭzita de industrio kaj trafiko, sed foje ĝi havas naturan kaŭzon, kiel sabloŝtormovulkana erupcio, kiuj blovas polvon kaj sablon en la aeron.

La esprimon uzis unuafoje plej verŝajne H. A. Des Voeux en 1905 por priskribi la atmosferon super britaj urboj. La angla vorto smog disvastiĝis en 1911, post kiam Des Voeux pretigis fakopinion por Manchester-a konferenco de la Brita Fumolimiga Ligo, pri la smoke-fog (fumo-nebulo) de aŭtuno 1909 en Glasgow kaj Edinburgh. Tiuj fumnebuloj mortigis pli ol 1000 homojn.

Tipoj redakti

La fumnebulo havas du bazajn tipojn: la sulfura kaj la fotokemia fumnebulo.

Sulfura fumnebulo redakti

La sulfuran fumnebulon kaŭzas sulfur-oksidoj de hejtiloj. La alta vaporenhavo kaj la en la aero ŝvebantaj korpuskloj igas tiun formon danĝera.

Fotokemia fumnebulo redakti

La fotokemian fumnebulon kaŭzas la trafiko.

Vidu ankaŭ redakti