Funebra cipo (latine cippus), estas pilastro, piedestalo, aŭ peco de kolono metita sur tombo honore de mortinto.

Funebra cipo etruska de fino de la 5-a jarcento a.K. Bildo de la mortinto maldekstre, kaj de bedaŭro dekstre. Arkeologia Muzeo de Sarteano.

Ĝi estas karakteriza de la funebra arkitekturo kaj de etruskoj kaj de romianoj, kaj ĝi troviĝas ankaŭ ĉe aliaj kulturoj kiel ĉe la kartaganoj kaj iberoj. Ĝi utilis por marki la lokon de tombo aŭ kiel cindruja urno. Tiuokaze ĝi komponiĝis el du partoj: la supra utilis kiel ŝirmilo al la malferma kavaĵo kie oni metis la cindrojn de la mortinto al kiu oni dediĉis la cipon.

La funebraj cipoj havis la formon de pilastro, de kolonero sen bazo nek kapitelo aŭ de piedestalo kun modluroj aŭ kun skulpta ornamaĵo. Ties krono kutime havis formon de frontono aŭ estis finigita per volutoj. Ofte ili similis al altaro. En ĝiaj facetoj oni gravuris omaĝajn surskribojn aŭ epitafoj.

Ili havas devenon en la ruraj limŝtonoj el ligno aŭ ŝtono kiuj limigis la kampojn.

Vidu ankaŭ redakti