Funikularo Starý Smokovec-Hrebienok

Koordinatoj: 49° 8′ 43.85″ N 20° 13′ 14.14″ O / 49.1455139 °N, 20.2205944 °O / 49.1455139; 20.2205944 (mapo)

La Funikularo Starý Smokovec-Hrebienok (slovake Pozemná lanová dráha Starý Smokovec – Hrebienok) estas funikularo inter Starý Smokovec kaj la turisma komplekso de pinto de Hrebienok en Altaj Tatroj, Slovakio.

Funikularo Starý Smokovec-Hrebienok

Stacio en Starý Smokovec

Stacio en Starý Smokovec
Paso de fervojo
Map
Teknikaj trajtoj
Longo 1,937 km
Ŝpuro 1 000 mm
Fervoja klaso Funikularo
Maksimuma dekliveco 14.8%
Dentorela fervojo ne
Stacioj de la fervojlinio
vdr
Funikularo en finstacio de Starý Smokovec
Funikulara veturilo n-ro 2

Historio redakti

La unuaj veturantaj materialoj estis menditaj de Matejka és Kriger (Matejka Vince kaj Kriger Vilmos), kompanio bazita en Poprad, tiam parto de Hungario, ene de Aŭstrio-Hungario al la legendaj Fabrikoj Ganz. Post pluraj jaroj da preparado, la unuaj turistoj estis veturigitaj per la funikularo la 20-an de decembro 1908. Ĝi funkciis sur la origina trako ĝis 1967.

Plena rekonstruado de la linio okazis en 1967. Teĥnologio por la tuta linio estis provizita de la itala kompanio Ceretti-Tanfani. Po 130 anstataŭ 45 homoj povis vojaĝi samtempe per veturilo. Tial ke moderna teĥnologio estis uzata, daŭro de la vojaĝo malpliiĝis al 7 el la pli fruaj 11 minutoj.

Du malnovaj veturiloj estis anstataŭigitaj per novaj en novembro 2007.[1] Novaj veturantaj materialoj estis faritaj fare de Garaventa, kompanio bazita en Berno, Svislando. Doppelmayr, aŭstra kompanio helpis en la kreo de la nova funikularo, kiu havas kapaciton de 160 homoj, 30 pliaj ol la pli frua.

Funkciado redakti

La linio havas la sekvajn parametrojn:[2]

Nombro da veturiloj 2
Konfiguro Unu relo kun preterpasa sistemo
Longeco 1 937 m
Supreniro 247 m
Dekliniĝo 14.8%
Ŝpuro 1 000 mm
Kapacito 1 600 pasaĝeroj/hore
Maksimuma rapideco 10 m/s
Daŭro de veturo 4,5 minutoj

Referencoj redakti

  1. Svjatoslav Dohovič (6 novembro 2007). Lanovka na Hrebienok je už na koľajniciach (slovake). Pravda.
  2. Pozemná lanovka Starý Smokovec - Hrebienok (slovake). www.lanovky.sk. Alirita 18 oktobro 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Starý Smokovec–Hrebienok funicular en la angla Vikipedio.