Funikularo de Likabeto

La Funikularo de Likabeto (greke Τελεφερίκ Λυκαβηττού) estas funikularo sur la supro de Monto Likabeto en Ateno, ĉefurbo de Grekio. Ĝi estis konstruita en la 1960-aj jaroj de la Nacia Organizo de la Turismo (EOT, greke Εθνικός Οργανισμός Τουρισμού) kaj estis inaŭgurita la 18-an de aprilo 1965. La finaj stacioj situas sur Strato Aristippou, en Kolonaki, kaj ĉe la Kapelo de Sankta Georgo, proksime al la supro de la monteto. Inter la finaj stacioj, la linio estas tute en tunelo.

Funikularo de Likabeto
Veturilo en supra stacio
Veturilo en supra stacio
funikularo
Ĝeneralaj informoj
Loko Ateno, Grekio
Transportsistema speco Funikularo
Komenco de trafiko 1965
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 210 m
Nombro de linioj 1
Nombro de veturiloj 2
Nombro de stacioj 2
vdr
Veturilo en malsupra stacio
Malsupra stacio sur la strato

En 2002 vasta renovigo estis realigita, implikante anstataŭigon de la motoro, de la hidraŭlikaj bremsoj, de la elektronikaj sekurecaj sistemoj, de la direktejo kaj de la du veturiloj de la funikularo. La funikularo nun funkcias ĉiutage, kun kapacito de ĉ. 400 personoj je horo.[1]

Teĥnikaj karakterizaĵoj redakti

La linio havas la sekvajn karakterizaĵojn:[1]

Nombro da veturiloj 2
Nombro da haltejoj 2
Fervoja trako unusola kun preterpasejo
Longeco 210 m
Maksimuma deklivo 28°
Rapideco 7 km/h
Daŭro de veturado 10 minutoj
Povetura kapacito 34 pasaĝeroj

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Funicular Lycabettus. ETEMA. Alirita 2012-11-05.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lycabettus Funicular en la angla Vikipedio.

Koordinatoj: 37° 58′ 49″ Nordo 23° 44′ 38″ Oriento / 37.9804 °N, 23.7440 °O / 37.9804; 23.7440 (mapo)