Furio Dionizo Filokalo

Filokalo estis kaligrafo de papo Damaso la 1-a (366 - 383) kaj aŭtoro en 354 de roma kalendaro kiu atingis nian epokon. Filokalo estis kristana, sed en sia redaktita kalendario li inkluzivis multajn romajn festojn. Temas, ĉiukaze, pri la plej antikva kristana kalendaro konata.

Furio Dionizo Filokalo
Persona informo
Naskiĝo unua duono de la 4-a jarcento
Morto fine de la 4-a jarcento
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Okupo
Okupo kaligrafo • pentristo
Verkoj Kronografo de 354
vdr
Titolpaĝo kaj dediĉo de la kronografo de 354

Li estis ankaŭ aŭtoro de la epigrafoj skribitaj sur grandaj marmoraj slaboj lokigitaj sur tomboj de la martiroj, monumentigitaj de Lia papa moŝto Damaso la 1-a. El tiuj epigrafoj konserviĝis tridekoj pli aŭ malpli integraj dum aliaj kvindekoj estis transskribitaj sur mezepokaj kodeksoj kiuj atingis nian epokon.

Biliografio redakti

  • Michele Renee Salzman, Filocalus, Furius Dionysius. En: Der Neue Pauly (DNP). vol4, Metzler, Stuttgart 1998, ISBN 3-476-01474-6.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti