Futurologio

la studo de eblaj, verŝajnaj, aŭ preferindaj estontecoj

Futurologio estas la scienco kiu celas antaŭdiri estontajn disvolviĝojn surbaze de ekzistantaj kondiĉoj[1]. Futurologio estas ofte esplorkampo por registaroj kaj entreprenoj en la kunteksto de ilia kreado de strategia politiko.

Futurologio traktas la studon de la estonteco kaj tiel formas la kontraŭon de historio. Futurologio estas ofte konfuzata kun sciencfikcio.

Difino redakti

Ossip K. Flechtheim nomigis la sciencon de la estonteco-esploro kiel futurologio kiam li komencis en la 1940-aj jaroj paroli kaj verki pri tio kion li nomis futurologio[2]. Rolf Kreibich difinis en 2006 futurologion kiel "la scienca okupiĝo pri eblaj, dezirindaj kaj probablaj estontaj disvolviĝoj kaj eblaj dezajnoj, samkiel iliajn kondiĉojn en la pasinteco kaj estanteco."[3] Ĉi tiu difino estas vaste akceptata en la sciencaj futurologiaj medioj tutmonde.

Futurologio kaj lingvopolitiko redakti

La biologo kaj futurologo Joel de Rosnay iam deklaris ke: "la mem-elekto de la angla kiel oportuna sed limigita Esperanto, estus probable portempa fenomeno en atendo de individuaj traduksistemoj en reala tempo".[4]

En ĝiaj esplorlaboroj publikigitaj en marto 2007 (GEAB Ne 13) pri la temo "Kiuj lingvoj la eŭropanoj parolos en 2025," la "Laboratoire européen d’anticipation politique" 2020 (LEAP, Laboratorio Eŭropa de Anticipa Politiko) antaŭvidas la grandan "revenon de la germana lingvo", "la revivigon de la franca lingvo" kaj "la finon de la angla-usona (globish) kiel hegemonia lingvo de la moderneco." kiu ne plu estus socie diskriminacia[4]. En ĉiu decido pri lingvo(j), ideologio, deziro kaj la politiko estas implikitaj, por trejni la sintenojn de akcepto aŭ rifuzo[5].

Futurologio kaj edukado redakti

 
Rolf Kreibich, futurologo

La World Futures Studies Federation[6] ofertas tutmondajn estontecoprogramojn kaj kursojn en tia maniero ke ĝi konatigos la studentojn kun multaj novaj ideoj kaj manieroj pensi pri "la estonteco" kaj iliaj propraj "preferataj estontecoj", rilate al kernaj demandoj kiel: Kio estas "la estonteco"? Ĉu la estonteco estas tempo ankoraŭ venonta? Aŭ ĉu ĝi estas utopiejo? Ĉu la estonteco havas historion? Ĉu estas nur unu estonteco aŭ ĉu ekzistas multaj eblaj estontecoj? Ĉu eblas antaŭdiri la estontecon? Aŭ ĉu ni kreas niajn proprajn estontecojn: ĉu ambaŭ niajn esperitajn kaj timitajn pensojn, sentojn kaj agojn? Ĉu ni povas pristudi la estontecon? Kaj se jes, kiel?[6]

Organizoj kiel ekzemple Teach the Future[7] (Instruu la estontecon) ankaŭ celas antaŭenigi estontecostudojn en la mezlerneja instruplano por evoluigi strukturitajn alirojn al pensado pri la estonteco ĉe gelernantoj. La pravigo por tio estas ke kompleksa alproksimiĝo al pensado pri antauvido kaj planado por la estonteco estas kerna lertecopostulo kiun ĉiu studento devus havi, simila al legoscia kaj matematika lertecoj.

Metodoj redakti

Diversaj metodoj por pristudi la estontecon estas:

  • (kvantaj) modeloj
  • studoj rilate al eblaj scenaroj
  • delphi studoj kaj aliaj partoprenigaj metodoj
  • studo pri teknologiaj aspektoj
  • dialektiko

Krome eblas pripensi diversajn scenarajn studojn rilate al :

Referencoj redakti

  1. (angla) Futurology, futuristics WordNet
  2. (angla) Alvin Toffler en sia libro The Futurists" (1972)
  3. R. Kreibich: Zukunftsforschung. ArbeitsBericht Nr. 23/2006, IZT, Berlin 2006, p. 3.
  4. 4,0 4,1 (franca) Dominique Gallet, Langues : le tout anglais recule partout... sauf à Paris (Lingvoj : la 'nura' angla ĉie retiriĝas...escepte en Parizo), Egalité & Réconciliation, 19-a januaro 2012, konsultita la 13-an majo 2017.
  5. 5,0 5,1 (franca) Concevoir, informer, produire, en langue nationale, Actes de lecture n°36, decembro 1991, Association française pour la lecture, p. 2 (glottopolitique)
  6. 6,0 6,1 (angla) World Futures Studies Federation (Monda Federacio de Futurologiaj Studoj)
  7. (angla) Teach the Future

Tiu ĉi artikolo estas parte bazita sur la nederlanda vikipedia versio de la 13-a majo 2017.

Literaturo redakti

  • (franca) Alvin Toffler, Le Choc du futur, Folio Essais, 1987 (ISBN 2-07-032399-4)

Vidu ankaŭ redakti