Gábor Adriányi [adriAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Adriányi Gábor estas hungara pastro, eklezia historiisto, profesoro, membro (ekstera (2016) de Hungara Scienca Akademio.

Gábor Adriányi [1] naskiĝis la 31-an de marto 1935 en Nagykanizsa.

Biografio redakti

Gábor Adriányi frekventis mezlernejojn en Esztergom kaj Budapeŝto, ekde 1954 li studis en centra seminario, sed li estis forigita, ĉar li ne akceptis pacopastran movadon (ĝi estis komunista organizaĵo). En 1960 episkopo István Zadravecz sekrete pastrigis lin. En la sekva jaro li forlasis la landon kaj en Romo li doktoriĝis el teologio. En 1971 li komencis instrui en universitato de Bonn kiel privata profesoro. Post 2 jaroj li estis nomumita docento, en 1974 eksterordinara profesoro, post 2 jaroj katedrestro. Post longaj jaroj li instruis ankaŭ en Veszprém (urbo) kaj Budapeŝto, eĉ en Scienca Universitato Loránd Eötvös li iĝis privata profesoro. Li ricevis 2 hungarajn premiojn. Li havas la eklezian titolon titulara kanoniko.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Die Stellung der ungarischen Kirche zum Österreichischen Konkordat von 1855 (Romo, 1963)
  • Fünfzig Jahre ungarischer Kirchengeschichte 1895–1945 (Mainz, 1974)
  • Az egyháztörténet kézikönyve (Munkeno, 1975) - ĉefverko [2]
  • Beiträge zur Kirchengeschichte Ungarns (Munkeno, 1986)

Fontoj redakti