Gábor Andreánszky

Barono Gábor Andreánszky [andreAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Andreánszky Gábor estis hungara botanikisto, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis la samnoma Gábor Andreánszky (politikisto).

Gábor Andreánszky
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1895 (1895-08-01)
en Alsópetény
Morto 20-an de novembro 1967 (1967-11-20) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj latinahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Gábor Andreánszky
Frat(in)o István Andreánszky
Okupo
Okupo biologo • paleontologo • botanikisto
vdr

Gábor Andreánszky naskiĝis [1] la 1-an de aŭgusto 1895 en Alsópetény. Li mortis la 20-an de novembro 1967 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gábor Andreánszky frekventis universitaton en Budapeŝto. Li ekinstruis en 1920 samloke en la universitato. En 1942 li ekhavis krompostenon en Naturscienca Muzeo. Li okupiĝis ekzemple pri kreskaĵoj de Italio, Alpoj, Karpatoj, se ne paroli pri arbaroj de Hungario. En 1952 pro la barona rango li ne plu povis labori en la universitato, same en la muzeo li estis nur simpla laboristo.

Verkaro (elekto) redakti

  • Plantae ia Africa Boreali lectae II–III 1937–1941
  • A növények elterjedése (Disvastiĝo de la kreskaĵoj) 1941
  • Die Flora der sarmatischen Stufe in Ungarn 1959
  • Contributions à la connaissance de la flore de l’oligocène inférieur de la Hongrie et un essai sur la reconstitution de la végétation contemporaine 1959
  • On the Upper Oligocene of Hungary 1966

Fontoj redakti