Gábor Carelli [kareli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Carelli Gábor estis hungara-usonana operkantisto (tenoro), altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Krausz [kraŭs].

Gábor Carelli

Gábor Carelli en gimnazia ĉambro
Persona informo
Naskonomo Krausz Gábor
Naskiĝo la  10-an de marto 1915(nun 1915-03-10)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 22-an de januaro 1999
en Usono Novjorko (Usono)
Lingvoj itala
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato Eötvös LorándMuzikakademio Franz Liszt • Berzsenyi Dániel High School (Budapest)
Okupo
Okupo operkantisto • voĉa instruisto • komponisto
vdr

Gábor Krausz [1] naskiĝis la 10-an de marto 1915 (laŭ alia informo la naskiĝdato estas la 20-a) en Budapeŝto, li mortis la 22-an de januaro 1999 en Novjorko.

Biografio redakti

Gábor Carelli devenis parte en juda, parte en itala familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Universitato Péter Pázmány kaj kantistan diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto, fine li lernis de Beniamino Gigli en Romo. Carelli debutis en 1938 en Florenco kiel Rodolfo en La bohème. Ĝis la 2-a mondmilito li kantadis en diversaj italaj urboj, poste li migris al Usono. Ankaŭ en Usono li kantadis en diversaj urboj, fine en 1950 li ekhavis longan kontrakton en Metropola Operejo, kie li resume kantadis 1079-foje. Samtempe li longe instruis en muzika altlernejo de Manhatano. Ekde 1960 li ofte kantadis ankaŭ en Budapeŝta Ŝtata Operejo, en la Hungara Radio li faris longan serion pri historio de la opero.

El lia repertuaro redakti

Lia libro redakti

  • Utam a Metropolitanbe (1979)

Fontoj redakti