Gábor Eötvös [otvoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eötvös Gábor estis supozeble la plej konata hungara cirkisto, klaŭno.

Gábor Eötvös
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1921 (1921-06-28)
en Balatonmagyaród
Morto 12-an de januaro 2002 (2002-01-12) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Gábor Eötvös
Okupo
Okupo klaŭno
vdr
Memortabulo pri Gábor Eötvös

Gábor Eötvös [1] Arkivigite je 2016-12-17 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 28-an de junio 1921, li mortis la 12-an de januaro 2002 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gábor Eötvös devenis el cirka dinastio 200 jarojn aĝa. Li naskiĝis en cirka ruldomo. Li aĝis 7, kiam li lernis trumpetadi. Li aĝis 12, kiam li debutis en la cirko. Dum sia vivo li faris spektaklojn en ĉiuj kontinentoj escepte Afrikon. En 1964 li spektaklis en Svislando, kiam persone Charlie Chaplin gratulis lin. Lasta spektaklo de Eötvös okazis en 2000 en Budapeŝto, tiam li transdonis la stafeton al sia samnoma filo. Li ricevis 5 hungarajn premiojn inter 1967-2001.

Lia plej fama spektaklo redakti

Lia plej fama spektaklo havas la titolon "Estas io alia". Li aliĝas al orkestro, li komencas muzikadi, sed la muzikestro malpermesas ĝin kaj li forprenas la muzikilon. La klaŭno ekkrias: estas io alia! kaj el la poŝego li prenas pli novan muzikilon kaj denove muzikadas. Tio ripetiĝas eble dekfoje, la klaŭno ĉiam havas pli novan muzikilon. Tiu spektaklo estis sukcesega, tial ĝi estas protektata internacie. En Hungario la citita frazeto estas proverbo.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto
  • Cirko Eötvös

Fontoj redakti