Gábor Mádi Szabó

Gábor Mádi Szabó [sabO], hungare Mádi Szabó Gábor, Esperante Gabrielo Mádi Szabó estis hungara aktoro.

Gábor Mádi Szabó naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1922 en Nyíregyháza - mortis la 6-an de marto 2003 en Budapeŝto (?).

Biografio redakti

Gábor Mádi Szabó komencis sian aktoran karieron en 1942 en Teatro Madách. Ekde 1946 li aliĝis al diversaj trupoj de teatroj, ekzemple al Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj al Teatro József Attila. Li estis edzo inter 1964-2003. Li ricevis premion Kossuth en 1998, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj roloj (selekto) redakti

  • 55 kinejaj filmoj inter 1944-1999, ekzemple Szent Péter esernyője (Ombrelo de Sankta Petro]], 1958; Egri csillagok (Steloj de Eger), 1968; Szerelmi álmok (Amaj sonĝoj) (pri Franz Liszt), 1970
  • 22 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj), ekzemple Rémusz bácsi meséi (Fabeloj de onklo Rémusz), 1967; Egy óra múlva itt vagyok (Mi estos ĉi tie post unu horo), 1971
  • diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Reĝo Lear - titolrolo; Macbeth - titolrolo; Hamlet - Laertes; Géza Gárdonyi: Egri csillagok (Steloj de Eger); József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk) - Banuso Petúr

Fontoj redakti