Gábor Mátray [mAtrai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mátray Gábor estis hungara komponisto, muzikhistoriisto, bibliotekisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1833).

Gábor Mátray
Gábor Mátray

Gábor Mátray [1] naskiĝis kiel Rothkrepf Gábor la 23-an de novembro 1797 en Nagykáta. Li mortis la 17-an de julio 1875 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gábor Mátray kiel infano li komponis jam en 1812. Li frekventis universitaton en Pest (urbo). Komence li instruis. En 1833 li fondis literaturan revuon. Post 4 jaroj li prilaboris privatan bibliotekon de Miklós Jankovich por Tutlanda Biblioteko Széchényi. En 1846 li ricevis postenon en Hungara Nacia Muzeo, kie li restis 3 jardekojn. Li okupiĝis pri malkovroj de malnovaj hungaraj forgesitaj muzikaĵoj, li aranĝis historiajn koncertojn kaj li strebis por lernado de la muziko.

Memorigiloj redakti

  • en Nagykáta la bazlernejo havas la nomon "Mátray Gábor"

Verkaro (elekto) redakti

  • A' Musikának Közönséges Története (1828-1832)
  • Verzeichniss der Mitlgieder des Pester und Ofner Musikvereins im Jahre 1836-37
  • Pyrker János László egri patriarchaérsek képtára a m. nemzeti múzeum képcsarnokában (1846, 1851), ankaŭ germane en 1851)
  • Dalok a XVI. századból négy énekszóra zongorakisérettel (Kantoj el la 16-a jarcento laŭ kantado kun piano), (1860)

Fontoj redakti