RAJNAI Gábor; Joánovics estis hungara aktoro naskita en Arad la 11-an de majo 1885 kaj mortinta en Budapeŝto la 10-an de julio 1961. Lia nepo estis Péter Marik.

Gábor Rajnai
Persona informo
Naskonomo Joanovics Gábor Rezső Árpád György Uros Imre
Naskiĝo 11-an de majo 1885 (1885-05-11)
en Arad
Morto 10-an de julio 1961 (1961-07-10) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Frida Gombaszögi
Parencoj Péter Marik
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Biografio redakti

Gábor Rajnai post la fino de aktorakademio en 1906 ludis en Koloĵvaro, post unu jaro en Gaja Teatro, fine ekde 1908 en la Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1918 li ludis ankaŭ en Fasor Kabaré. En 1921 li estis mallongtempe la aktoro kaj reĝisoro de la Renaissance Színház, ekde 1922 denove li estis membro de la Gaja Teatro. En 1935 li rekontraktiĝis al Nacia Teatro, kies li iĝis en 1935 eterna membro. Ekde 1946 li malsaniĝis kaj pensiuliĝis. Lastfoje li ludis en la Művész Színház en 1947–48. Ekde 1915 ĝis sia morto li kontinue ludis en filmoj.

Roloj ĉefaj redakti

  • Tarján Gida (Herczeg F.: A dolovai nábob leánya);
  • Faun (Knoblauch: A faun);
  • Antal (Molnár F.: Egy, kettő, három);
  • Henry Higgins (Shaw: Pygmalion);
  • Evans (O’Neill: Különös közjáték);
  • Sári bíró (Móricz Zs.);
  • Kádár Péter (Márai S.: Kaland);
  • Tarpataky báró (Zerkovitz B.: Csókos asszony);
  • Ó Péter (Gárdonyi G.: Ida regénye).

Premioj, distingoj redakti

  • 1955 - Meritartisto.

Eksteraj ligiloj redakti