SZÉKELY Gábor [se:kej] estis hungara ekonomikisto, matematikisto. Li naskiĝis la 8-an de januaro 1920 en Braŝovo kaj mortis la 13-an de aprilo 1985 en Budapeŝto.

Gábor Székely
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1920 (1920-01-08)
en Braŝovo
Morto 13-an de aprilo 1985 (1985-04-13) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Infano Péter Székely
Okupo
Okupo matematikisto • inĝenieroekonomikisto
vdr

Biografio redakti

Gábor Székely la mezlernejon li finis en la reformita kolegio de Marosvásárhely. Inter 1938-1940 li laboris kiel oficisto en la kaŭĉukfabriko de Braŝovo. En 1945 li finis la fakon pri ekonomiko de József nádor Műszaki és Gazdaságtudományi Egyetem. Post unujara militservo, en 1946 li doktoriĝis pri matematiko, statistiko kaj ekonomiko. Ĝis 1947 li laboris kiel praktikanto en la katedro de ekonomika universitato. En 1947-48 li estis oficisto en fabriko (Magyar Ruggyantagyár Rt.), poste ĝis 1949 matematikisto ĉe la Statistika Ofico. Ekde 1949 ĝis sia morto li estis scienca kunlaboranto de la Instituto pri Scienca Aplikata Matematiko de MTA. Lia esplorkampo estis la matematika statistiko kaj ties aplikado. Li estis teknikredaktoro de revuo Matematikai Lapok.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]