Gábor Szarvas [sarvaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szarvas Gábor estis hungara lingvisto, instruisto, membro korespondanta en 1871, ordinara en 1884) de Hungara Scienca Akademio. Lia pseŭdonimo estis Pap Rika.

Gábor Szarvas
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1832 (1832-03-22)
en Ada (Serbio)
Morto 12-an de oktobro 1895 (1895-10-12) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo lingvistoinstruisto
vdr
Skulptaĵo pri Gábor Szarvas

Gábor Szarvas [1] naskiĝis la 22-an de marto 1832 en Hungara reĝlando en Ada (nuntempa Ada (Serbio)). Li mortis la 12-an de oktobro 1895 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gábor Szarvas akiris abiturienton en 1852, poste kelkajn jarojn li frekventis universitaton. En 1858 li ekinstruis en Eger, en la sama jaro li komencis verkadi. Baldaŭe li instruis en Baja kaj Pozsony, sed dum instruado li faris ekzamenon el instruado. Inter 1869-1881 li instruis en gimnazio en Pest (urbo). En 1872 li fondis gravan lingvistan revuon, krome li helpis vortaran laboradon de la akademio. Li frue pensiuliĝis en 1881 pro blindiĝo. Li ricevis akademiajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Magyartalanságok (1867)
  • A magyar igeidők (1872) - premiita
  • Magyar nyelvtörténeti szótár (Hungara lingvohistoria vortaro), (1890–1893) - premiita

Memorigiloj redakti

  • stratoj en Budapeŝto, Eger, Baja
  • skulptaĵoj en Budapeŝto (ĝuste antaŭ la akademio) kaj en Ada

Fontoj redakti