Gábor Tánczos (instruisto)

Gábor Tánczos [tAncoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tánczos Gábor estis hungara politikisto, instruisto.

Gábor Tánczos
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1928 (1928-04-02)
en Baja
Morto 6-an de decembro 1979 (1979-12-06) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo Gábor Tánczos (instruisto)
Familio
Edz(in)o Vera Bácskai
Okupo
Okupo gimnazia instruisto • politika aktivisto • sociologo
vdr
Reliefa memortabulo pri Gábor Tánczos

Gábor Tánczos [1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1928 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de decembro 1979 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gábor Tánczos devenis el juda familio. Li frekventis cistercianan gimnazion en Baja. En 1944 li estis deportita, post la 2-a mondmilito li aliĝis al la komunistoj, eĉ li iĝis junulara aktivisto, gvidanto. Li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1953, sed dum la studentaj jaroj li perdis la junularan funkcion pro la stalinisma purigado. Post la diplomo li estis samloke asistanto, poste li lernis en la komunista junulara altlernejo. Li iĝis fidelulo de Imre Nagy, krome sekretario de Rondo Petőfi. Tiu rondo estis la plej grava loko por politikadi, kie estis opinioj pri reformoj de la socialismo. Dum la Hungara revolucio de 1956 li helpis al Imre Nagy, li sekvis lin ankaŭ post falo de la revolucio, sed li ne ricevis mortpunon, nur prizonon 15 jarojn. Li ricevis amnestion en 1962, poste li instruis en vespera gimnazio. En 1970 li akiris postenon en pedagogia instituto. Li iomete aliĝis al la komenciĝanta opozicia movado, sed pro depresio li sinmortis.

Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Liaj kontribuoj redakti

  • Esszéíró Ikarosz (1977)

Memorigiloj redakti

  • reliefa memortabulo en Budapeŝto (2006) [2]

Fontoj redakti