Gábor Tolnai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tolnai Gábor estis hungara literaturhistoriisto, verkisto, bibliotekisto, profesoro, membro (korespondanta en 1948, ordinara en 1962) de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Dugonics.

Gábor Tolnai
Persona informo
Tolnai Gábor
Naskiĝo 29-an de decembro 1910 (1910-12-29)
en Kunszentmiklós
Morto 17-an de februaro 1990 (1990-02-17) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Scienca Universitato de Szeged vd
Familio
Edz(in)o Ilona Berkovits vd
Profesio
Okupo verkisto • literaturhistoriisto • eseisto • bibliotekisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gábor Tolnai [1] naskiĝis la 29-an de decembro 1910 en Kunszentmiklós. Li mortis la 17-an de februaro 1990 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gábor Tolnai frekventis gimnazion en Budapeŝto, universitaton en Szeged ricevinta diplomon en 1933. En la sekva jaro li eklaboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi. Post la 2-a mondmilito li estis tie jam direktoro. En 1948 li laboris unu jaron en la ministerio, poste li estis diplomato en Romo. Inter 1953-1980 li estis katedrestro en Universitato de Budapeŝto, dume li redaktis gravajn revuojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • A szabadvers és a lírai formák válsága (1931)
  • Erdély magyar irodalmi élete (Hungara literatura vivo de Transilvanio), (1933)
  • Végzetes esztendők (1945)
  • Évek - századok (Jaroj - jarcentoj), (1958)
  • Itália dicsérete (Laŭdo de Italio), (1965)
  • Maradj velem, mert beesteledett (1977)
  • Szóbeli jegyzék (1987)

Fontoj redakti