Gábor Turányi [turAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Turányi Gábor estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto, membro de Hungara Arta Akademio (koresponda en 2013, ordinara en 2014).

Gábor Turányi
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1948 (1948-04-22)
en Kadarkút
Morto 26-an de marto 2020 (2020-03-26) (71-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto
vdr

Gábor Turányi[1] naskiĝis la 22-an de aprilo 1948 en Kadarkút, li mortis la 26-an de marto 2020.

Biografio redakti

Gábor Turányi akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1975. Post siaj studoj li laboris en ŝtataj entreprenoj, komence ĉe Károly Jurcsik, poste ĉe Ferenc Cságoly. Inter 1980–1982 Turányi studis en majstra kurso. Inter 1984 kaj 1990 li estis privata arkitekto, poste li aliĝis al diversaj firmaoj. En 1998 li akiris sciencan gradon DLA. Ekde 2004 li havis propran atelieron kun sia filo. Krom la projektoj li longe instruis en la teknikuniversitato, Arta Universitato Moholy-Nagy kaj Universitato Reĝo Sankta Stefano. La habilitiĝo okazis en 2002. Li ricevis premiojn inter 1984-2011.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

  • domoj kun loĝejoj, oficejoj, vendejoj en Kecskemét (1979–1980, kun Ferenc Cságoly)
  • oficejo en Budapeŝto (1992, kunarkitekto)
  • domo "Simplon" (2008-2009)
  • porcelanejo en Herend (1997-1998, kunarkitekto)
  • vilao en Budapeŝto

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Mint a moziban… (1999)
  • ősz Jurcsik (2003)
  • A messziről jött ember (2012)

Elektitaj individuaj ekspozicioj redakti

Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti