Gábor Uherkovich
Gábor Uherkovich [uherkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Uherkovich Gábor estis hungara hidrobiologo, limnologo, algosciencisto, altlerneja instruisto.
Gábor Uherkovich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 20-an de oktobro 1912 en Dobsina (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 7-an de marto 2002 en Pécs (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged • Universitato de Karolo • Universitato de Vieno |
Okupo | |
Okupo | biologo • phycologist |
Gábor Uherkovich[1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1912 en Dobsina (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Dobšiná en Slovakio), li mortis la 7-an de marto 2002 en Pécs (Hungario).
Biografio redakti
Gábor Uherkovich naskiĝis en minurbo, kie oni parolis hungare, germane, slovake. La familio translokiĝis al restHungario post Traktato de Trianon. La juna Gábor akiris diplomojn en Scienca Universitato Ferenc József en 1935 kaj 1937. Li pasis jaron ankaŭ en instituto en Prago. Inter 1938-1940 li instruis laŭvice en altlernejoj de Pápa kaj Budapeŝto, samtempe li esploris algojn. En 1940 li doktoriĝis en Universitato de Vieno. En 1948 li fondis katedron kaj botanikan ĝardenon en altlernejo en Pécs. Li partoprenis en la Hungara revolucio de 1956, post la falo li ricevis devigan laborlokon en esplora instituto en Szeged. Inter 1972-1978 li esploris en Medicina Universitato de Pécs, krome li esploris ankaŭ eksterlande ĝis 1989. Li estis gastopreleganto en diversaj eksterlandaj universitatoj. En 1971 lia doktoriĝo ĉe la Hungara Scienca Akademio estis rifuzita (pro la Hungara revolucio), sed en fino de la socialismo en 1990 tio jam sukcesis. Li ricevis hungarajn kaj slovakan premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.
Lia disertaĵo redakti
- A Tisza lebegő paránynövényei (A Tisza fitoszentonja) (1971)
Elektitaj kontribuoj redakti
- A korszerű biológiai oktatás (1940)
- Die Scenedesmus-arten Ungarns (1966)
- A zöldalgák rendjének kishatározója (kunaŭtoro, 1976)
- Membiografiaj notoj (manuskripto, verkita ekde 1987)