Gábor Várkonyi (reĝisoro)

Gábor Várkonyi [vArkonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Várkonyi Gábor estis hungara reĝisoro, scenaristo, dramaturgo. Lia patro estis Zoltán Várkonyi, lia patrino estis Vera Szemere.

Gábor Várkonyi
Gábor Várkonyi (kun okulvitro) faras filmon
Gábor Várkonyi (kun okulvitro) faras filmon
Persona informo
Naskonomo Várkonyi Gábor
Naskiĝo la  20-an de julio 1947(nun 1947-07-20)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 30-an de decembro 1994
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Patro Zoltán Várkonyi
Patrino Vera Szemere
Okupo
Okupo scenaristofilmreĝisorofilmproduktoro
vdr

Gábor Várkonyi [1] naskiĝis la 20-an de julio 1947 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de decembro 1994 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gábor Várkonyi devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris filmistan diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1966, poste li estis aktoro en filmo. Li plulernis post la filma rolo en simila altlernejo en Moskvo, poste li akiris ankaŭ reĝisoran diplomon en la menciita altlernejo en Budapeŝto en 1973, fine li vojaĝis al Usono, kie li akiris plian filman-reĝisoran diplomon en Sirakuso en 1976. Hejmenveninta li laboris ĝismorte en la Hungara Televizio. Li estis tie reĝisoro de pli ol 40 filmoj. Li ricevis premion en 1983. Li havis edzinon ekde 1973, kiu naskis filon.

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj redakti

  • Gőzfürdő (ankaŭ scenaristo, 1973)
  • Pesti emberek (1983)
  • Kisváros (serio 1-20, 1994)

Elektitaj scenarlibroj redakti

  • A vendég kockázata (1984)
  • Várunk rám (1992)

Elektitaj dramaturgaj laboroj redakti

  • Ügyes ügyek (1975)
  • Randevú Budapesten (1987)

Fontoj redakti