Gálvez estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Gálvez
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45164
Retpaĝaro www.ayto-galvez.es
Politiko
Urbestro Manuel Guillermo Fernández Lázaro-Carrasco
Demografio
Loĝantaro 3 440  (2011)
Loĝdenso 62,55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 42′ N, 4° 17′ U (mapo)39.7025-4.2758333333333Koordinatoj: 39° 42′ N, 4° 17′ U (mapo) [+]
Alto 712 m [+]
Areo 55 km² (5 500 ha)
Gálvez (Hispanio)
Gálvez (Hispanio)
DEC
Gálvez
Gálvez
Situo de Gálvez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gálvez [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Gálvez en la provinco Toledo kaj en Hispanio
Urbodomo.

Toponimio redakti

Kvankam la termino "Gálvez" estas foje konsiderata kiel devena de familinoma patronomo de eŭska origino, reale temas pri la kunmetaĵo de Gonzálvez, devena siavice de Gonzalvo kiu estas devena siavice de la ĝermana Gundisalvo kiu signifas spirito luktema.[1] En dokumento de fino de la 15a jarcento oni indikas ke antaŭe oni nomis la lokon "Toledillo" (toledeto) kaj poste "Galbes" aŭ "Gálvez".

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Galveño. La censita populacio en 2011 estis de 3.440 loĝantoj kaj la denseco estas de 62,55 loĝ/km².

Situo redakti

Gálvez estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 712 m; je 31 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 55 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°42′9″ N 4°16′33″ Ok.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.

Historio redakti

Post la reconquista, estas probable ke la municipo estis reloĝata de lokanoj de Toledo. En la 14a jarcento oni mencias ĝin kiel loko por ĉasado de ursoj kaj aproj.

En la 15a jarcento ĝi apartenis al don Pedro Suárez de Toledo, fondinto de la heredaĵo de Gálvez, kiu pasis al manoj de la familio de Montalbán en la 16a jarcento.

Kiam Karlo la 1-a decidis lasi la regnojn (abdiki) al sia filo Filipo la 2-a, ordonis la majstron Esquivel serĉi sanigan lokon kie retiriĝi. Esquivel indikis la vilaĝon de Gálvez unuarange kaj Cuacos de Yuste duarange. La imperiestro, kiu vere deziris retiriĝi el la ŝtataferoj, decidiĝis por la dua elekto, kaj malakceptis Gálvez ĉar estas tro proksime de Toledo, kie estis tiam la Kortego (ĉefurbo).

Meze de la 19a jarcento estis 460 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 43.000 "reales" el kiuj 3.300 estis por pago al la sekretario.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, ankaŭ ĉe Gálvez kun preskaŭ 5,000 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Gálvez oni falis ĝis nur iom pli da 3,000, sed danke al efiko alvoko el proksima regiona kaj provinca ĉefurbo, la populacio stabiliĝis laŭlonge de la resto de la tuta jarcento kaj eĉ iomete ekkreskis ĝis preskaŭ la nunaj 3,500.

Notoj redakti

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 180, ISBN 84-95432-05-6.

Vidu ankaŭ redakti