Gáspár Bakos [gAŝpAr bakoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bakos Gáspár Áron, ekster Hungario Gaspar A. Bakos estas hungara astronomo, altlerneja instruisto en Usono.

Gáspár Bakos
Gáspár Bakos
Gáspár Bakos
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1976 (1976-02-27) (48-jaraĝa)
en Siófok
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo astronomofizikisto
vdr

Gáspár Bakos[1] naskiĝis la 27-an de februaro 1976 en Siófok.

Biografio redakti

Gáspár Bakos maturiĝis en 1994 en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Post siaj studoj li eklaboris en astronomia esplora instituto en Budapeŝto. Li doktoriĝis en 2004, poste li esploris en Harvard. En 2011 li ankaŭ ekinstruis en Universitato Princeton. Li kreis aŭtomatan teleskopon, poste reton el ili. Helpe de la teleskoparo lia laborgrupo trovis pli ol cent ekstersunsistemajn planedojn. Li ricevis hungarajn stipendiojn inter 1998-2000, usonajn premiojn inter 2007-2014.

Elektitaj kontribuoj (kun aliaj) redakti

  • IAUC #7225, GRB 990712 (1999)
  • Identification and astrometry of variables in M3 (2000)
  • Revised Coordinates and Proper Motions of the Stars in the Luyten Half-Second Catalogue (2001)

Lia libro (kun aliaj) redakti

  • Amatőrcsillagászok kézikönyve (2006)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti