Gáspár Szarka [gAŝpAr sarka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szarka Gáspár estis hungara pastro, monaĥo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis lukafalvi.

Gáspár Szarka [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1635 en Lukafalva (nun urboparto de Szombathely). Li mortis la 18-an de oktobro 1683 en fortikaĵo de Hrussó (nuntempa Hostie en Slovakio).

Biografio redakti

Gáspár Szarka aliĝis al la jezuitoj en Laibach en 1653. Li akiris filozofian (komprenu sciencan) kaj teologian diplomojn. Post siaj studoj li instruis en la jezuita lernejo de Trencsén, same en Jezuita Universitato de Nagyszombat. Li estis rektoro inter 1677 kaj 1681 en la universitato, krome li havis signifajn edukajn postenojn en ambaŭ lernejoj. Soldatoj de Emeriko Thököly kaptis lin kaj li mortis kiel arestito.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Assertiones Ex Universa Philosophia... (1671)
  • Liber de vera religione - sen eldonjaro; hungare: Az igaz vallásról
  • Regulai a Jésus Társaságának Azokkal együtt, mellyek kiváltképpen az Coadjutorokhoz tartozandók (1681) - tradukaĵo

Fontoj redakti