Gächlingen

komunumo de Svislando

Gächlingen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 779 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Gächlingen
Blazono de Gächlingen
Blazono de Gächlingen
Vido al Siblingen, Hallau kaj Gächlingen
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 42′ 0″ N 8° 30′ 0″ O / 47.70000 °N, 8.50000 °O / 47.70000; 8.50000 (mapo)Koordinatoj: 47° 42′ 0″ N 8° 30′ 0″ O / 47.70000 °N, 8.50000 °O / 47.70000; 8.50000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 779
Areo 7,13 km²
Alteco 460 m super marnivelo
Poŝtkodo 8214
Komunumkodo 2901
Mapo de Gächlingen
vdr

Geografio redakti

Gächlingen situas en la centro de la ŝafhaŭza regiono Klettgau ĉe la piedo de la montarĉeno Randen. Kiel ĉiuj komunumoj en la regiono ankaŭ Gächlingen tradicie vivas de la vinkultivado.

Najbaraj komunumoj redakti

Gächlingen limas en nordo al Schleitheim, en oriento al Siblingen, en sudo al Neunkirch kaj en okcidento al Oberhallau.

Trafiko redakti

Gächlingen estas atingebla ek de Ŝafhaŭzo per loka buso H21 de Verkehrsbetriebe Schaffhausen de Schleitheim al Ŝafhaŭzo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Gächlingen datiĝas el la jaro 1049 kiel Gehtelinga.

La unuaj homaj setlejoj ekzistis en Gächlingen, kiel pruvas arkeologiaj elfosaĵoj en la lokoj Niederwiesen-Goldäcker, sur la teritorio de la komunumo. Tio estas la plej malnovaj spuroj de setlantaj kamparanoj en Svislando.

La jurisdikcio pri la komunumo venis en la jaro 1381 al la ŝafhaŭza familio Im Thurn. La alta jurisdikcio apartenis ĝis 1656 al la Grafoj de Klettgau kaj tiam transiris al la urbo Ŝafhaŭzo.

Eksteraj ligiloj redakti