Géza Ekecs [ekeĉ], hungare Ekecs Géza estis hungardevena ĵurnalisto.

Géza Ekecs naskiĝis la 24-an de marto 1927 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de novembro 2017 en Munkeno.

Biografio redakti

Géza Ekecs frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li ĵurnaladis ekde 1946. Post 3 jaroj li rifuĝis al Parizo, kie li redaktis kaj eldonis hungarlingvan preiodaĵon, krome li estis ano de hungarlingva dissendo de Franca Radio. Baldaŭe oni varbis ĵurnalistojn por tute nova radio Radio Libera Eŭropo. Li aliĝis al la stabo kaj dekomence ĝis la fino li estis tie redaktoro, fine eĉ li estris la hungaran dissendon. En 1951 li vojaĝis al Munkeno, kie funkciis la radio. Li uzis la pseŭdonimon Cseke László, pro la laboro li ricevis ŝtatanecon de Usono. Kiel komence junulo, li redaktis ŝlagrajn kaj tre popularajn programojn, ekzemple Teen ager party, Forgószinpad, Délutáni randevú. Liaj programoj estis aŭditaj ne nur en Hungario, sed en Eŭropo, kie vivis hungaroj. Baldaŭe li edziĝis, poste havanta 2 filojn. Antaŭ disfalo de socialismo li ricevis permeson hejmeniri. Post fino de la hungara dissendo li vivas daŭre en Munkeno, kiel emerito, sed ofte li vizitas Hungarion. En Slovakio estas vilaĝo Okoč, kies hungara, historia nomo estas Ekecs. Li vizitis la vilaĝon, kie li estis nomumita "honora vilaĝano".

Verkoj (elekto) redakti

  • A mikrofonnál és a lemezjátszónál Cseke László (Ĉe la mikrofono kaj diskilo Ladislao Cseke), membiografio kaj rememoroj, la titolo aludas tiun frazon, kiun li diris komence de la programo

Fontoj redakti

  • Germana Vikipedio
  • A mikrofonnál és a lemezjátszónál Cseke László (libro)