GIDÓFALVY Géza [gido:falvi] (1840, Oláhkarácsonyfalva3-a de aŭgusto 1916, Gyulafehérvár), estas hungara pioniro de stenografio.

Biografio redakti

Li estis oficisto de kortega kancelario. Li studis en teknikuniversitato kaj sciencuniversitato de Vieno kaj tie kun Iván Markovits, kiu estis la stenografisto de Reichsrat li establis la Vienan Hungaran Stenografian Societon. Li redaktis en 1866 la Gyorsírászati Közlöny en Vieno, kiu pli poste sub titolo Gyorsírászati Lapok estis por jardekoj la oficiala organo de la Magyar Gyorsíró Egyesület. Ekde 1867 li estis la instruisto de ĉefgimnazio de Sibio.