Géza Hoffer

hungara ĵurnalisto, redaktoro

HOFFER Géza estis rumania hungara publicisto, redaktoro naskiĝinta en Temeŝvaro la 1-an de aprilo 1886 kaj mortinta en Koloĵvaro la 17-an de januaro 1946.

Kariero redakti

Géza Hoffer aliĝis al laborista movado kiel fertornisto. Li estis kunlaboranto de la Erdélyi Munkás, de 1920 de la Küzdelem de Kluĵo, poste ties malpermeso de la socialdemokrata semajngazeto Romániai Népszava, de 1929 li estis redaktoro de ĵurnalo Munkás Újság. De 1934 li iĝis respondecredaktoro de la Előre gazeto de Social Demokrata Partio en Kluĵo, poste en Bukareŝto ĝis ties malpermeso en 1939. Li estis kunlaboranto de Népszava de Budapeŝto kaj de Arbeiter Zeitung de Vieno kaj de Világosság. Li publikis artikolojn politikajn, poemojn, novelojn.

Fonto redakti