Géza Kresz [kres], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kresz Géza estis hungara kuracisto, ambulancisto, framasono [1], [2], [3] Arkivigite je 2013-02-17 per la retarkivo Wayback Machine. Lia nobela antaŭnomo estis szemlőhegyi ekde 1900. Li estis boparenco de Hugó Böckh, liaj filoj estis Géza Kresz (violonisto) kaj Károly Kresz, lia nepo estis Mária Kresz.

Géza Kresz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1846 (1846-08-30)
en Peŝto
Morto 10-an de aprilo 1901 (1901-04-10) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infanoj Géza Kresz (violonisto)Károly Kresz
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Géza Kresz [4] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1846 en Pest (urbo). Li mortis la 10-an de aprilo 1901 en Budapeŝto.

Géza Kresz

Biografio redakti

Géza Kresz devenis el germana familio. Kiel studento li fondis la unuan hungaran klubon pri sketado en 1869. Li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Pest en 1871. Komence li estis simpla kuracisto, poste magistrata kuracisto. Post jaroj li komencis okupiĝi pri la epidemioj. Li edziĝis en 1877, baldaŭe li havis 6 gefilojn. En 1887 li establis memservan ambulancon, kiun li mem longe gvidis. Tiu ambulancejo strebis multe kontraŭ epidemio pri ĥolero en 1892, en la sama jaro li fondis muzeon pri ambulanco, poste ankaŭ bibliotekon.

 
Géza Kresz

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Elmeállapotok megvizsgálása. (1879)
  • A mentés és első segély szervezése a fővárosban. (Aranĝo de savo kaj unua helpo en la ĉefurbo), (1885)
  • A cholera és az ellene való védekezés. (1892)

Memorigiloj redakti

  • memortabuloj en Budapeŝto
  • strato en Budapeŝto
  • la muzeo pri ambulanco prenis la nomon Kresz Géza

Fontoj redakti

 
Memortabulo pri Géza Kresz en strato Kresz Géza
 
Memortabulo pri Géza Kresz ĉe la ambulancejo