Géza Oberfrank, laŭ hungarlingve kutima nomordo Oberfrank Géza estis hungara dirigento, teatrestro.

Géza Oberfrank
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1936 (1936-01-26)
en Budapeŝto
Morto 12-an de januaro 2015 (2015-01-12) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo dirigentoLiteratura tradukisto
vdr

Géza Oberfrank [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1936 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de januaro 2015 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Géza Oberfrank akiris dirigentan diplomon en la Muzikakademio en 1961, post 3 jaroj li debutis kiel dirigento. Inter 1961-1980 li estis dirigento en la Budapeŝta Ŝtata Operejo, krome inter 1973-1976 li havis altan postenon en Komika Operejo Berlino. Inter 1976-1983 li estis ankaŭ dirigento de orkestro de MÁV. Inter 1983-1989 li ligiĝis al Szeged, kie li estis teatrestro kaj dirigento, poste li revenis al la menciita Operejo. Li faris turneojn en Eŭropo, Usono, Kanado. Li trakudis plurajn operojn, li reĝisoris ne nur operojn, sed ankaŭ muzikalojn kaj operetojn. Li ricevis 4 premiojn inter 1970-1998, krome li havis la titolon eterna membro de la Operejo.

Lia libro redakti

  • Életem a zene…, avagy lehetsz-e hazádban próféta (2002)

Elektitaj dirigentaĵoj redakti

Elektitaj reĝisoraĵoj redakti

Fontoj redakti